Usono denove etiketos KDPR kiel ŝtaton sponsorantan terorismon

(GMT+08:00) 2017-11-21 13:52:51     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump lunde deklaris denove enigi la Korean Demokratian Popolan Respublikon en la liston de ŝtatoj sponsorantaj terorismon, por fortigi la premadon kontraŭ tiu ĉi lando.

Trump anoncis la decidon en kunveno de la kabineto en la Blanka Domo. Li diris, ke la Ministerio de Financo prenos pli da rimedoj de sankcio kontraŭ la KDPR, post kiam ĝi estos denove etiketita kiel ŝtato sponsoranta terorismon.

Ŝtata sekretario Rex Tillerson konfesis posttagmeze en gazetara konferenco, ke la enlistigo de la KDPR kiel ŝtato sponsoranta terorismon havas gravan simbolan signifon, sed la efektiva influo eble estos limigita.

En la fino de la 1980aj jaroj, Usono enigis la KDPR en la liston de ŝtatoj sponsorantaj terorismon. En oktobro de 2008, tiama usona registaro deklaris forstreki ĝin el la listo laŭ duflanka interkonsento pri kontrolado de nukleaj instalaĵoj en la lando. Nun restas tri landoj en la listo, nome Irano, Sudano kaj Sirio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin