40 homoj mortigitaj en bombatako en Niĝerio

(GMT+08:00) 2017-11-21 20:02:06     Redaktoro:Yu

Teamanoj de urĝa savado diris, ke kvardek kadavroj estis trovitaj el la okazejo de sinmortiga atako marde frumatene en loka moskeo en la nordorienta niĝeria urbeto Mubi.

Emma Adasolid, oficialulo de la Internacia Sav-Komitato, diris, ke la nombro de mortintoj kreskis de 30, post kiam teamanoj de urĝa savado traserĉis la moskeon, kie la atako okazis post frumatena preĝo.

Othman Abubakar, proparolanto de la polico, diris al raportistoj, ke la frumatena atako estis farita de nekonata adoleskanto. Li eksplodigis la sinmortigan veŝton, kiun li portis al la moskeo en Kunu Araha, antaŭurbo de Mubi en la norda ŝtato Adamawa. Abubakar aldonis, ke li eksplodigis la bombon tuj post la preĝo. Multaj el la vunditoj estas kuracataj en diversaj hospitaloj en Norda Mubi, kie okazis la atako.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin