Libana ĉefministro revenis al Bejruto post mallongtempa vizito al Egiptio

(GMT+08:00) 2017-11-22 14:06:13     Redaktoro:Yu

Libana ĉefministro Saad al-Hariri, kiu deklaris rezignon pri la ofico, marde faris mallongtempan viziton al Egiptio kaj revenis al Bejruto post renkontiĝo kun egipta prezidento Abdel Fatah Sissi.

Deklaro publikigita de la egipta prezidentejo post ilia renkontiĝo diris, ke Hariri kaj Sissi diskutis pri la nuna politika krizo de Libano kaj regionaj demandoj. Ambaŭ opiniis, ke Libano devas esti for de politika disputo en Mez-Oriento. Sissi esperis, ke ĉiuj internaj fortoj de Libano metos naciajn interesojn sur la unuan lokon kaj rezisti al la interveno de eksteraj fortoj en la internajn aferojn de Libano.

Antaŭ la renkontiĝo kun Hariri, Sissi telefone konversaciis kun libana prezidento Michel Aoun. La du ŝtatestroj diskutis pri la politika situacio en Libano kaj rilatoj inter Egiptio kaj Libano. Ili emfazis la gravecon konservi politikan stabilecon en Libano kaj meti naciajn interesojn de la lando sur la unuan lokon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin