Zimbabva prezidento Robert Mugabe deklaris demision

(GMT+08:00) 2017-11-22 14:55:12     Redaktoro:Yu

Zimbabva prezidento Robert Mugabe deklaris demision.

Mugabe diris en sia rezigna letero, ke laŭ la zimbabva konstitucio li formale prezentas sian rezignon pri zimbabva prezidenteco kun tuja efiko.

Li diris, ke lia decido pri rezigno estas memvola pro lia kaŭzo kaj rezulte el lia zorgo pri la bonfarto de la zimbabva popolo kaj lia deziro certigi mildan, pacan kaj neperfortan transiron de potenco, kiu subtenas nacian sekurecon, pacon kaj stabilecon.

Lia rezigno estis anoncita de parlamenta prezidanto Jacob Mudenda marde dum komuna kunveno de Senato kaj Nacia Asembleo, kiu debatis pri la mocio eksigi lin. Mudenda tuj anoncis interrompon de debato kaj diris, ke li tuj komencos taŭgajn leĝajn procedurojn por instali novan prezidenton de la lando ne pli malfrue ol la fino de merkredo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin