Usono deklaris novajn sankciojn kontraŭ KDPR

(GMT+08:00) 2017-11-22 18:14:39     Redaktoro:Yu

La usona Ministerio de Financo marde deklaris enkonduki novajn sankciojn kontraŭ pluraj entreprenoj, ŝipoj kaj individuoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) por tranĉi la eksteran komercon de la lando kaj limigi fontojn de ĝiaj enspezoj.

La Ministerio de Financo diris en deklaro publikigita tiutage, ke la usona flanko malhelpos plu al la KDPR akiri monon uzatan por planoj pri nukleaj armiloj kaj balistaj misiloj. Usona ministro pri financo Steven Mnuchin diris en la deklaro, ke la sankcioj celas ekonomie premi plu la KDPR.

La sankcioj frostigas ĉiujn aktivojn posedatajn de la enlistigitaj entoj kaj individuoj en Usono kaj malpermesas al usonaj civitanoj komerci kun ili.

Usona prezidento Donald Trump lunde deklaris denove enigi la KDPR en la liston de ŝtatoj sponsorantaj terorismon, por fortigi la premadon kontraŭ tiu ĉi lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin