Per-sona vizito al Jianshui -- de Alessandra Madella

(GMT+08:00) 2017-11-22 17:22:22     Redaktoro:祃璟琳

La ĉarma urbeto Jianshui (建水) troviĝas je ses-hora trankvila vojaĝo sude de Kunming, en la ĉina regiono Yunnan. Kiel la dua ideogramo de la nomo indikas, ĝi famas loke pro sia akvo kaj do pro la gusto de sia tofuo. Ĝi same konatas pro sia vasta Konfucea templo, kiun vizitis la kandidatoj de la regionaj oficialaj ekzamenoj, kaj pro sia stacidomo laŭ la malnova mallarĝ-ŝpura fervoja linio al Vietnamio. Ĝiaj stratoj, dometoj kaj putoj ankoraŭ gardas la delikatan etoson, kiu ofte perdiĝis en la rapida moderniĝo de la urbegoj. Matene viroj ankoraŭ frue ellitiĝas por fiere porti siajn birdojn kanti sub la malnova pordego de la urbo. Ĉi tie mi do volas oferi "personan" rakonton de mia vizito al Jianshui laŭ la etimologia senco de la vorto. Fakte, en la latina lingvo "per-sono" estis onidire teatra termino por indiki maskon, tra kiu la sono pasas. En tiu ĉi senco, mi intencas ne nur rakonti miajn spertojn kaj pensojn fronte al tiu Yunnan-a gemo, sed precipe sekvi tra ĝi sonan itineron tra pasinteco kaj nuntempo.

La plenaera teatro

Nia sona vojaĝo tra Jianshui ne povas ne eki de la antikva domo de la familio Zhu (朱), antaŭ kies pordego strat-vendistoj laŭte oferas freŝan kaj delican granatan sukon kaj aliajn varojn. Ĝi estis konstruita fine de la deknaŭa jarcento fare de famaj komercantoj kaj oficistoj, kies granda riĉo baziĝis interalie sur minejoj kaj opio-vendado. Ĝia harmonia aro de konstruaĵoj ĉirkaŭ malgrandaj ĝardenoj estas tipa ekzemplo de suda Yunnan-a arkitekturo je la fino de la Qing-dinastio. Unu el tiuj kortoj estas precipe interesa por nia sona esplorado, ĉar ĝi enhavas plenarean teatron. Temas pri sub-tegmenta scenejo malantaŭ granda akva baseno, kiu funkciis kiel amplifilo dum teatraj prezentadoj. Vojaĝantaj artistoj—nepre malalt-klasaj viroj—venis prezenti eble ne ofte Pekinan operon, sed la pli proksiman kaj belan Kunqu (昆曲) operon. Ni povas imagi, ke ili kantis ariojn el LA PEONIA PAVILONO (牡丹亭, Mudan ting), kiu en ĝia tuta formo povas daŭri eĉ dudek du horojn, relatante la unue sonĝan kaj fine mirakle realigitan amon de junulino.

Por la virinoj de la Zhu-familio, sidantaj tra la publiko ĉirkaŭ la baseno, ĝia akvo certe prezentis per sia tremanta reflekto similan eskapeman revon por inoj enfermitaj en bela aro de sinsekvaj ĝardenoj kaj striktaj kulturaj limigoj. Jam la fenestroj de la eksteraj muroj, kiuj ĉirkaŭas la teatron, prezentas ruĝe kaj blue la dekoron de vespertoj. Ili simbolas vidon de bonŝanco, en kiu romantika amo ne havas lokon. Fakte, en ĉina lingvo "vesperto" estas "bianfu" (蝙蝠), kies lasta parto samsonas kiel "fu" (福), en la senco de bonŝanco. Ofte la ideogramo de bonŝanco estas renversita, por ke la fortuno alvenu. Same, vespertoj ŝatas pendiĝi kun la kapo suben. La kvin vespertoj gravuritaj ĉi tie en la fenestroj signifas do la kvin plej gravajn bonŝancojn por ĉina familio: longa vivo, mono, familia paco, moralaj valoroj kaj morto pro natura kialo. La romantika amo subite travidita en la ondetoj de la teatra akvobaseno devis do resti bone gardita sonĝo, ĉar laŭ tradicia moralo ĝi estis danĝera. Ĝi mallongigis la vivon, elspezigis monon, ĝenis familian pacon kaj hereditajn valorojn, kaj eĉ povus kaŭzi ne naturan morton.

Sed la akvo en la plenaera teatro ankaŭ helpis intime alporti la voĉon de la kantistoj trans la bruo de teo-trinkado kaj komentema flustrado, kiu akompanis tiun longan spektadon. Oni ĝin sekvis nur duon-atenteme, ĝis kiam alvenis la plej famaj arioj. Same okazis pri la operoj en Italio. La Reĝa Teatro de Parmo, ekzemple, havas malantaŭ ĉiu loĝio individuan saloneton por dum-operaj festenoj. Vino, ŝinko, fruktoj kaj dolĉaĵoj helpis pasigi la longajn horojn. Nur la kreskanta hegemonio de la burĝaro alportis pli atentan spektadon, ekzemple okaze de la operoj de la fama Parm-ana komponisto Giuseppe Verdi, kiuj ankaŭ havis politikan signifon por unuiĝonta Italio. En Ĉinio, tiu distrita etoso pasis de la teatra ĝuado en la Qing-periodo al la komenco de film-spektado, kiu en sia unua periodo estis ofte akompanata de teo-trinkado kaj krakmanĝetado de sunfloraj semoj.

Reiro al nuntempo

Ĉu ni povas legi el la teatra spektado ĉe la domo Zhu spurojn eble ankoraŭ validajn por kompreni la ĉinan uzadon de aliaj nuntempaj komunikiloj? Luis Valdez, fondinto de la meksik-usona kamparana teatro (hispane, teatro campesino) kaj reĝisoro de la filmo La Bamba (1987) pri la vivo de la meksik-usona kantisto Ritchie Valens, donas al ni ekzemplon de tia transtempa komparo. Fakte, li substrekas la daŭran inspiron en sia komunikila esplorado fare de la amplifilaj teknologioj de la azteka pasinteco. La aztekaj ceremoniaj urboj kiel Tenochtitlan estis kiel vastaj plenaeraj teatroj, kie la alto kaj videbleco de la piramidoj telekomunikis akuratajn koreografioin de homa oferbuĉado. Tiu bezono de dramo videbla je distanco, laŭ Valdez, pluvivas en nia nuntempa kulturo kaj iĝis la bazo de lia esplorado de per-komputila tele-dramo. Certe estis ankaŭ kruela aspekto en la teatro de la Zhu-domo, se veras ke la akvobaseno ankaŭ funkciis kiel ŝildo kontraŭ eblaj atakoj de frenezaj fervoruloj kontraŭ la tro multe amataj aŭ malamataj aktoroj.

En la ĉina ekzemplo, tamen, la intimeco de la spektado certe venkas. La bezono amplifi la prezentadon tie kunportas la deziron romantike eskapi de la ĉiutageco kaj tuj komenti la scenajn okazintaĵojn en tiu senco. Ne estas do strange, ke precize tiuj flankoj ankaŭ troveblas en la legado de interretaj am-romanoj, kiujn la ĉinaj gejunuloj jam favoris ekde la fino de la naŭdekaj jaroj. Tiam italoj ankoraŭ uzis interreton plej ofte nur praktike, por trovi informojn aŭ legi novaĵojn. Kontraŭe, en 1998 en Ĉinio jam furoris LA UNUA INTIMA KONTAKTO (Di yi ci de qinmi jiechu) de la tajvana verkisto Cai Zhiheng (蔡智恒) aŭ PEKINA RAKONTO (Beijing gushi,北京故事) de anonimo, eble ĉina verkistino elmigrinta en Amerikon, el kiu fontis la filmo LAN YU (蓝宇, 2001) de la hongkonga reĝisoro Stanley Kwan (关锦鹏). Tiu ĉi deziro intime uzi komputilon kaj tuj komenti interrete am-romanojn povas eble aperi al ni en alia lumo, se ni pensas al la malnovaj kantadoj en la plenaera teatro de Jianshui.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin