Nova disvolva ideo pri la pejzaĝoj Tiandong en Dushan

(GMT+08:00) 2017-11-23 10:48:24     Redaktoro:Xiong






La pejzaĝoj Tiandong estas ĉefa turisma vizitindejo en la subgubernio Jichang de la gubernio Dushan en la provinco Guizhou. Oni ekkonstruis ilin de aŭgusto en la lasta jaro. La plana areo estas 3000 muoj, kaj la suma investo estas 50 milionoj da juanoj. La pejzaĝoj Tiandong oficiale malfermiĝis en la Nacia Festo en Ĉinio, nome en la unua de oktobro ĉi-jare. La malfermiĝo de la pejzaĝoj alportis ŝancon por la disvolvo de la subgubernio Jichang. Nun ĉirkaŭ la pejzaĝoj estas 35 turismaj vilaĝeskaj gastejoj. Kaj la funkcioj de la pejzaĝoj liveris 112 okupojn por lokaj loĝantoj kaj eliminis malriĉecon de 414 homoj. Rong Huaying, vic-estro de la gubernio Dushan, diris: "Kiam prezidanto Xi Jinping faris esploradon en la provinco Guizhou, li rimarkis, ke oni bezonas verdajn montojn, tamen ankaŭ bezonas riĉecon. Ni pensas, kiel oni vivas en bonstato kun mediprotekto. Ni devas utiligi naturajn rimedojn por realigi tiun celon. Do ni volas disvolvi la turisman industrion."


En la lastaj jaroj, la gubernio Dushan plenforte disvolvis la turisman industrion, inkluzive de la konstruado de la pejzaĵoj Tiandong. Rong Huaying diris, ke nun estas la nova epoko, la bezono de la homoj pri turismaj produktoj estas tre varma. Kiel krei turismajn produktojn altkvalitajn, tio estas defio por la gubernio Dushan.

Rong Huaying diris: "Ni devas doni pli bezonatajn turismajn produktojn. Pro ĝia karsta topografio, ni grandforte konstruis la pejzaĝojn Tiandong. En la sekva paŝo, ni devas abundigi ĝian enhavon kaj altigi la servnivelon."

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin