Novaĵoj  (Novembro 30)

(GMT+08:00) 2017-11-30 16:40:53     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 30a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi akcentis neŝanceleblan celon de sennukleigo de la Korea Duoninsulo; Ĉinio volas labori kun Rusio por antaŭenigi regionan kunlaboron. Sekve estos la programeroj Ĉina Stilo kaj Socia Vivo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun usona prezidento Donald Trump laŭ interkonsento.

Xi diris, ke dum la sukcesa ŝtata vizito de Trump al Ĉinio antaŭ nelonge, ili profunde interŝanĝis opiniojn pri duflankaj rilatoj kaj demandoj de komuna zorgo, atingis multajn gravajn konsentojn, kaj tio havas tre gravan signifon por sana kaj stabila disvolvado de la rilatoj.

Trump refoje dankis Xi pro lia akcepto dum la vizito kaj diris, ke la longedaŭra kaj pompa historio kaj kulturo de Ĉinio forte impresis lin, kaj li konsentas kun Xi pri la pozitiva taksado de la vizito kaj pri liaj opinioj koncernaj al antaŭenigo de la duflankaj rilatoj.

Trump ankaŭ akcentis dum la telefona konversacio, ke Usono estas maltrankvila pri tio, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko refoje provpafis la balistan milison, minacante la mondan sekurecon. Li aldonis, ke Usono atribuas grandan gravecon al la grava rolo de Ĉinio en solvado de la nuklea demando de la Korea Duoninsulo kaj volas plifortigi komunikadon kaj kunordigon kun Ĉinio por trovi solvon al la demando.

Xi akcentis, ke Ĉinio ĉiam estas firma pri sia starpunkto sennukleigi la Korean Duoninsulon kaj persistas ĉe la opinio konservi pacon de la duoninsulo. Li ankaŭ reasertis, ke Ĉinio volas subteni komunikadon kun Usono kaj ĉiuj rilataj partioj por puŝi la nuklean demandon al dialogo, intertraktado kaj paca solvado.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris merkrede, ke ampleksa kaj justa solviĝo de la palestina demando konformas al la interesoj de regionaj landoj kaj iliaj popoloj, inkluzive de Palestino kaj helpas akceli pacon kaj stabilecon de la mondo.

Xi faris la rimarkojn en gratula mesaĝo, kiam la Unuiĝintaj Nacioj memorfestis la Internacian Tagon de Solidareco kun la Palestina Popolo. Xi diris, ke la palestina demando estas la radika problemo de la mez-orienta demando, kiu estas granda zorgo pri longedaŭraj paco, prospero kaj disvolvado de la mez-orientaj landoj, inkluzive de Palestino. Li diris, ke Ĉinio firme subtenas palestina-israelan pacon. La kvar-punkta propono prezentita de Ĉinio en julio por solvado de la palestina demando celas puŝi Palestinon kaj Israelon restarigi reciprokan fidon kaj strebi por frua rekomenco de pacintertraktado. Kiel konstanta membro de la Sekureca Konsilio de la UN kaj respondeca grava lando, Ĉinio volas labori kun la internacia komunumo kaj fari senlacajn klopodojn por realigi ampleksan, justan kaj longedaŭran pacon en Mez-Oriento en frua dato.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin merkrede en Kremlo, promesante labori kun Moskvo por puŝi regionan kunlaboron al stabila progreso. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun Rusio por plifortigi komunikadon kaj kunordigon pri internaciaj aferoj kaj cementi kunlaboron en multflankaj kadroj inkluzive de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, Li diris, ke la du landoj klopodos aldoni konstrueman forton al la paca disvolviĝo de la mondo .

Dum la renkontiĝo, Li transdonis la salutojn de ĉina prezidanto Xi Jinping al Putin kaj rememoris la sukcesan renkontiĝon de la du ŝtatestroj komence de novembro dum la 25a Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en la vjetnama urbo Da Nang. Li diris, ke la duflanka ekonomia kunlaboro stabile progresis, kaj la du landoj daŭre antaŭenpuŝis sian kunlaboron en tradiciaj kampoj kiel ekzemple ekonomio kaj komerco, energio, aviado, transporta infrastrukturo, produktkapablo kaj agrikulturo, kaj akiris atingojn en kunlaboro en novaj kampoj kiel ekzemple cifereca ekonomio, teknologia novigo kaj malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj. Li diris, ke ĉi tio montras, ke ĉina-rusa kunlaboro havas grandan potencialon kaj vastan perspektivon.

Putin diris, ke la oftaj altnivelaj interŝanĝoj kaj komunikado inter Ĉinio kaj Rusio plene pruvas la stabilecon kaj altan nivelon de la disvolviĝo de la duflankaj rilatoj. Li aldonis, ke la du registaroj kaj rilataj kunlaboraj mekanismoj ludis gravan gvidan rolon en la pragmata kunlaboro. Putin atendis, ke la du landoj akordigos respektivajn disvolvajn strategiojn por atingi reciprokprofitajn kaj kungajnajn rezultojn, ĉar la iniciato de la Zono kaj Vojo kaj la disvolvaj programoj de la Eŭrazia Ekonomia Unio estas komplementaj.

La Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) merkrede okazigis seminarion kun afrikaj politikaj partioj por esplori la mision kaj rolon de politikaj partioj en konstruado de ĉina-afrika komunumo de komuna estonteco.

Song Tao, direktoro de la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ, faris paroladon en la inaŭgura ceremonio de la seminario, kiu estis okazigita antaŭ la baldaŭa dialogo inter la KPĈ kaj aliaj politikaj partioj el la tuta mondo. Song informis la ĉeestantojn pri la novaj pensoj kaj evoluigaj strategioj deciditaj en la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ, inkluzive de la koncepto pri konstruado de la komunumo de komuna estonteco de la homaro.

Merkrede vespere la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj okazigis urĝan kunvenon pri refoja provpafo de balista misilo fare de la Korea Demokratia Popola Respubliko, por diskuti kontraŭrimedojn. Jeffrey Feltman, ĝenerala vicsekretario de la UN pri politikaj aferoj, informis la ĉeestantojn pri la okazaĵo.

La membroj de la Sekureca Konsilio unuanime kondamnis la agon de la KDPR, kiu malobservis rilatajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio kaj serioze minacis pacon kaj stabilecon de la regiono kaj la mondo. Ili urĝis la KDPR tuj haltigi provokajn agojn.

Feltman diris en la kunveno, ke ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres forte kondamnas la refojan provpafon de balista misilo fare de la KPDR. Li urĝis la KDPR haltigi agojn, kiuj rompas pacon kaj stabilecon de la regiono kaj la mondo.

La oka pacintertraktado pri la siria demando eniris la duan tagon merkrede. Staffan de Mistura, speciala sendito de ĝenerala sekretario de la UN, alvokis, ke la siria registaro okazigu seriozan senkondiĉan intertraktadon kun la opozicioj por antaŭenigi la politikan procezon. Postatgmeze de Mistura renkontiĝis kun la delegacio de la siria registaro. Li diris, ke la renkontiĝo estis konstruema kaj utila. Tamen li ne malkaŝis pli da detaloj.

La irana nacia televido raportis merkrede, ke tiutage en Bagdado iraka ĉefministro Haider al-Abadi renkontiĝis kun vizitanta brita ĉefministro Theresa May, kaj ili diskutis pri rilatoj inter la du landoj.

Abadi diris, ke rilatoj inter Irako kaj Britio rapide progresis en batalo kontraŭ terorismo kaj aliaj kampoj, kaj ke Britio liveris al Irako subtenon en loĝigo de rifuĝintoj.

May diris, ke Britio subtenos Irakon en ĉiuj kampoj, kaj ke ŝi atendas kontinuan disvolviĝon de duflankaj la rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin