Novaĵoj  (Decembro 01)

(GMT+08:00) 2017-12-01 16:49:59     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 1a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio antaŭenigos konstruadon de komunumo de komuna estonteco; gvidantoj de politikaj partioj el la tuta mondo kunvenas en Pekino. Sekve estos la programeroj Fokusoj de la Semajno, Ĉina Stilo kaj Inter Ni. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris ĵaŭde en Pekino, ke la ĉina diplomatio en la nova epoko estas antaŭenigi la konstruadon de la komunumo de komuna estonteco.

Li faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun fremdlandaj delegitoj, kiuj venis al Ĉinio por ĉeesti la Internacian Forumon de Imperia Varmfonto. Eksaj gvidantoj, famaj erudiciuloj kaj komercaj elitoj kunvenis en la suda urbo Kantono de mardo ĝis ĵaŭdo por interŝanĝi opiniojn pri tutmonda regado.

Xi diris, ke la novtipaj internaciaj rilatoj signifas, ke diversaj landoj sekvu la principojn de reciproka respekto, egaleco kaj justo kaj kungajna kunlaboro, forlasu leĝon de la ĝangalo kaj antaŭenigu dialogon kaj partnerecon anstataŭ konflikton kaj aliancon.

Xi aldonis, ke la komunumo de komuna estonteco alportos longedaŭran pacon, komunan sekurecon kaj prosperon, malfermon kaj inkluzivon kaj ankaŭ venigos puran kaj belan mondon. Xi ankaŭ diris, ke Ĉinio ĉiam sekvos la pacan disvolvadon kaj neniam serĉos hegemonion, kaj la kunlaboro de Ĉinio kun aliaj landoj ne havas antaŭkondiĉon nek intervenas iliajn internajn aferojn. Krome, Ĉinio aktive partoprenos plu en la tutmonda regado, inkluzive de antaŭenigo de politika solvado de internaciaj demandoj, partopreno en packonservaj misioj de la UN kaj efektivigo de la Pariza Interkonsento pri klimatŝanĝiĝo kaj la Tagordo de 2030 pri Daŭripova Disvolvado.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj pakistana ĉefministro Shahid Khaqan Abbasi promesis fari pli da klopodoj por konstrui la translandliman ekonomian koridoron dum sia renkontiĝo ĵaŭde en la rusa urbo Soĉio.

La du gvidantoj estas tie por ĉeesti la 16an kunvenon de la Konsilio de Registaraj Ĉefoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, kiu estis planita por ĵaŭdo kaj vendredo.

Li diris al Abbasi, ke Ĉinio kaj Pakistano, kiel ĉiaveteraj strategiaj partneroj, bone kunlaboris en diversaj kampoj. Pozitiva progreso estis akirita, de post kiam ambaŭ landoj komencis konstrui la Ĉina-Pakistanan Ekonomian Koridoron antaŭ pli ol kvar jaroj. Ĉinio volas konstrui plu ŝlosilan infrastrukturon kun la pakistana flanko kaj komenci kunlaboron en industria produktkapablo. Li diris, ke Ĉinio montras altan politikan sincerecon en la esploro pri konstruado de liberkomerca regiono kun Pakistano, por antaŭenigi ekvilibran komercon inter la du flankoj kaj helpi kompaniojn en la du landoj kunlabori. Li esprimis dankon al sia pakistana paralelulo por lia helpo al certigo de la sekureco de ĉinaj kompanioj kaj civitanoj en Pakistano.

Abassi diris, ke Pakistano kaj Ĉinio havas profundan amikecon kaj striktan kunlaboron kaj estas ĉiaveteraj partneroj de strategia kunlaboro, kiuj havas komunajn celojn kaj subtenas unu la alian. Pakistano subtenos altnivelajn interŝanĝojn kun Ĉinio, profundigos kunlaboron kaj aldonos novan impulson al la disvolvado de duflankaj rilatoj.

Vojtěch Filip, prezidanto de la Komunista Partio de Ĉeĥio kaj Moravio kaj vicprezidanto de la ĉeĥa Ĉambro de Reprezentantoj, diris ĵaŭde en Pekino, ke la disvolviĝo de Ĉinio alportas al aliaj landoj de la mondo oportunon kaj inspiron de ŝtata regado, kaj la ĉina modelo estas lerninda por aliaj landoj.

Filip estas en Ĉinio por ĉeesti la dialogon inter la Komunista Partio de Ĉinio kaj aliaj politikaj partioj el la tuta mondo, kiu okazas de ĵaŭdo ĝis dimanĉo en Pekino. Gvidantoj de proksimume 300 politikaj partioj kaj organizoj el pli ol 120 landoj ĉeestas la dialogon.

Guo Yezhou, vicdirektoro de la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke la dialogo celas pozitive respondi al zorgo de la internacia komunumo, starigi tutmondan platformon de interŝanĝo de politikaj partioj kaj puŝi politikajn partiojn akordiĝi pri gravaj strategiaj demandoj.

La 72a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj ĵaŭde okazigis plenan kunvenon por ekzameni la palestinan demandon kaj la situacion en Mez-Oriento. Wu Haitao, aferŝarĝito de la konstanta misio de Ĉinio al la UN, diris en la kunveno, ke la palestina demando estas la radika problemo de la mez-orienta demando, kaj realigi ampleksan kaj justan solviĝon de la palestina demando en frua dato konfromas al la interesoj de la regionaj landoj kaj iliaj popoloj, inkluzive de Palestino, kaj helpas akceli pacon kaj stabilecon de la mondo.

Wu diris, ke Ĉinio volas labori kun la internacia komunumo kaj fari klopodojn en jenaj kampoj por akceli solvadon de la palestina demando. Unue, la internacia komunumo devas antaŭenigi la procezon de politika kompromiso surbaze de la du-ŝtata solvo. Due, ĉiuj partioj devas persisti en la koncepto de komuna, ampleksa, kunlabora kaj daŭripova sekureco. Trie, por grandigi la sinergion, la internacia komunumo devas kunordigi siajn klopodojn. Kvare, ampleksaj rimedoj estas bezonataj por akceli pacon per disvolvado. Li aldonis, ke Ĉinio rigardas Palestinon kaj Israelon kiel gravajn partnerojn laŭlonge de la Zono kaj Vojo kaj volas puŝi ambaŭ flankojn komenci reciprokprofitan kunlaboron.

Koaliciaj trupoj gvidataj de Usono diris ĵaŭde en sia monata raporto, ke almenaŭ 801 civiluloj estis mortigitaj dum la operacioj lanĉitaj de la koalicio kontraŭ ekstremistoj de la grupo Islamaj Ŝtato en Irako kaj Sirio en la pasintaj tri jaroj.

La Raporto pri Civilaj Viktimoj diris, ke ĉi tiuj civiluloj estis neintencie mortigitaj de koaliciaj atakoj ekde la komenco de Operaco de Imanenta Decido kaj la koalicio ankoraŭ taksas aliajn 695 raportojn pri civilaj viktimoj.

La israela Ministerio de Defendo diris ĵaŭde, ke por reagi al atako de la Palestina Islama Ĝihado, la israela armeo tiutage sendis tangojn kaj aviadilojn bombardi kvar militajn objektivojn en Gazao.

Proparolanto de la ministerio diris en gazetara konferenco, ke tiuposttagmeze la Palestina Islama Ĝihado pafis 10 ĝis 12 kanonobusojn al la konstruataj defensivaj pozicioj de la israela armeo en nordorienta Gazao, kaj poste la israela armeo komencis bombardi poziciojn de la Palestina Islama Ĝihado kaj la Islama Rezist-Movado.

Saud-arabia ministro pri energio, industrio kaj mineralaj resursoj Khalid al-Falih, deĵoranta prezidanto de la Organizo de Petrol-Eksportaj Landoj, anoncis ĵaŭde, ke la interkonsento pri redukto de neftoprodukto, subskribita de la organizo kaj 11 petrol-produktaj landoj, estis pluvalidigita ĝis la fino de 2018.

En la fino de 2016, la organizo kaj 11 petrol-produktaj landoj konkludis la interkonsenton pri redukto de naftoprodukto. Laŭ la interkonsento, la organizo kaj la 11 landoj devus redukti la naftoprodukton ĉiutage je 1,8 milionoj da bareloj por mildigi la troan ofertadon en ses monatoj ekde januaro de 2017.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin