Sesio de Media Asembleo de UN fokusiĝas pri regado de poluado

(GMT+08:00) 2017-12-05 14:32:13     Redaktoro:Yu

Lunde en la stabejo de Mediprogramo de la Unuiĝintaj Nacioj en la kenja ĉefurbo Najrobio malfermiĝis la 3a Sesio de la Media Asembleo de la UN. Pli ol 4 000 gvidaj figuroj de politikaj kaj komercaj rondoj kaj reprezentantoj de ne-registaraj institucioj el la tuta mondo diskutos pri rimedoj kontraŭ poluado en la 3-taga kunevno.

La sesio kun la temo Cele al Senpolua Planedo celas unuiĝi kun fortoj de registaroj, entreprenoj, civila socio kaj individuoj kaj preni agadojn kontraŭ ĉia poluado. En la kunveno estos adoptita serio da rezolucioj por trakti defiojn al la sano de la medio.

Kostarika ministro pri medio kaj energio Edgar Gutierrez, prezidanto de la sesio, diris, ke la komuna celo de la internacia komunumo devas esti preni efikajn rimedojn por redukti poluon. Li aldonis, ke la homaro povas fari la teron pli pura kaj savi sennombrajn vivojn, nur se ni komencu fortan kolektivan agadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin