Ĉina Saihanba Arbarkulturejo gajnis plej altan premion de UN pri medio

(GMT+08:00) 2017-12-06 15:43:23     Redaktoro:Shanshan

 

Marde dum la 3a Media Asembleo de UN, okazinta en Najrobio, ĉefurbo de Kenjo, la Programo de UN pri Medio deklaris, ke konstruantoj de la ĉina Saihanba Arbarkulturejo gajnis la premion de Ĉampionoj de la Tero, la plej altan premion de la Unuiĝintaj Nacioj pri mediprotekto.

La Saihanba Arbarkulturejo situas en la norda parto de Hebei-provinco, norda Ĉinio, kaj okupas 93 000 hektarojn. Antaŭe pro troa arbohakado, la tero tie estis sterila, kaj sablo de dezertoj en la norda parto de Ĉinio estis alblovita al Pekino trans Saihanba. Ek de la jaro 1962 tri generaciaj konstruantoj pene laboras en Saihanba kaj plantis la mondan plej grandan artefaritan arbaron kun la areo de 1,12 milionoj da muoj (preskaŭ 75 000 hektaroj), kaj plialtigis la arbarkovritan kvanton de 11,4% ĝis 80%. Ili verdigis la dezerton kaj kreis miraklon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin