Sud-suda kunlaboro akiris fruktojn

(GMT+08:00) 2017-12-06 18:12:33     Redaktoro:祃璟琳

 

Weining-a Aŭtonoma Gubernio el la naciecoj Yi, Hui kaj Miao en Guizhou-provinco estas malriĉa gubernio konfirmita de la ŝtato. En la lastaj jaroj la gubernio forte reĝustigis agrikulturan produktstrukturon kaj plantis meksikan krizantemon por altigi enspezon de kamparanoj. Per tio la averaĝa neta enspezo de kamparanoj pliiĝis je 1 200 juanoj en jaro. (Ma Xunyong)

 

La 2an de aŭgusto, 2016, Chen Shujie (maldekstra) volontulo el la publika organizo "Revo-Kreanto", donis lecionon al lernantoj en elementa lernejo en Mathare de Najrobio, Kenjo. La "Revo-Kreanto" estas establita de ĉinaj enlandaj kaj eksterlandaj studentoj kaj ĉiujare sendas 15 aŭ 25 studentojn al Kenjo por instruado. (Xinhua/Li Baishun) 



 La 10an de junio 2009, la indonezia pontego kiu ligas Surabaya de Java Insulo kun la Madura Insulo oficiale ekfunkciis. La ponto, dezajnita kaj konstruita de ĉinaj entreprenoj, longas je 5 438 metroj kaj estas la plej granda transmara ponto de sudorienta Azio.

Laŭ memvola principo, la ĉina registaro efektivigis translokigon de malriĉuloj el regionoj de malicaj kondiĉoj. En la bildo, infanoj de urbeto Lujiagou, Dingxi-distrikto, Gansu-provinco, ĝoje iras al lernejoj en translokita nova urbeto, kiu havas pli facilan trafikon kaj bonan vivkondiĉon. (Du Yulin)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin