Novaĵoj  (Decembro 07)

(GMT+08:00) 2017-12-07 16:35:29     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 7a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi urĝas respekti volon de evoluantaj landoj en disvolvado de homaj rajtoj; internacia komunumo oponas decidon de Trump pri la statuso de Jerusalemo. Sekve estos la programeroj Ĉina Stilo kaj Socia Vivo. En la programero Socia Vivo, vi aŭdos raporton pri la 4a Monda Inerreta Konferenco. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis la internacian komunumon respekti kaj pripensi la volon de la popoloj de evoluantaj landoj en la disvolvado de homaj rajtoj.

Xi faris la rimarkojn en gratula mesaĝo al la Suda-Suda Forumo pri Homaj Rajtoj, kiu malfermiĝis en Pekino ĵaŭde.

Li esprimis varmajn gratulojn pro la okazigo de la forumo, kiu diskutos pri la antaŭenigo de homaj rajtoj en evoluantaj landoj kaj la mondo.

La mesaĝo diris, ke homaj rajtoj devas kaj povas esti antaŭenigitaj nur laŭ specifaj naciaj kondiĉoj kaj popolaj bezonoj.

Usona prezidento Donald Trump merkrede anoncis sian oficialan agnoskon de Jerusalemo kiel ĉefurbo de Israelo, kaj instrukciis la Ŝtatan Departementon komenci la procezon movi la usonan ambasadorejon el Tel-Avivo al Jerusalemo.

Trump diris, ke estas tempo por oficiale agnoski Jerusalemon kiel ĉefurbon de Israelo, kaj li opinias, ke ĉi tiu agado estas por la plej grandaj interesoj de Usono kaj serĉas pacon inter Israelo kaj Palestino. Tio estas longe atendita paŝo por akceli la pacan procezon kaj atingi longedaŭran interkonsenton. Trump diris, ke lia anonco estas nur rekono de la realaĵo, kaj ne intencis reflekti forlason de la usona devontigo al longedaŭra pacinterkonsento aceptabla al ambaŭ flankoj de Israelo kaj Palestino.

Antaŭe, la palestinaj aŭtoritatoj ripetis sian starpunkton, ke ne estos suverena ŝtato de Palestino sen Orient-Jerusalemo kiel ĝia ĉefurbo.

Ĉinio merkrede diris, ke la statuso de Jerusalemo estas sentema kaj komplika, kaj ĝi urĝis ĉiujn koncernajn partiojn agi singarde por paco kaj trankvileco en Mez-Oriento.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang faris la rimarkojn, kiam li estis petita por komenti la usonan intencon agnoski Jerusalemon kiel ĉefurbon de Israelo. Li diris, ke Ĉinio firme subtenas la pacan procezon de Mez-Oriento kaj la justan aferon de la palestina popolo restarigi siajn leĝajn rajtojn kaj interesojn.

Palestina prezidento Mahmoud Abbas publikigis deklaron, dirante, ke la decido de Trump pri la statuso de Jerusalemo neniam povas doni al Israelo ian ajn leĝan bazon preni ĝin kiel ĉefurbon. La decido de la usona registaro estas intenca subfosado de ĉiuj klopodoj faritaj por realigo de la paco en Mez-Oriento kaj signas, ke Usono jam tute rezignis la rolon , kiun ĝi ludis en la pasintaj jardekoj por la paco en Mez-Oriento.

Supera reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini publikigis deklaron, esprimante gravan maltrankvilon pri la decido de Trump kaj ebla influo de la decido sur la perspektivo de la paco en Mez-Oriento. Ŝi reasertis, ke la Eŭropa Unio subtenas la du-ŝtatan solvon, kaj tiu ĉi starpunkto restas senŝanĝa.

Iraka ministro pri eksterlandaj aferoj Ibrahim Jafari diris, ke Irako kondamnas la decidon de Trump, ĉar ĝi pliigos la suferon de la palestina popolo. Li aldonis, ke Irako petas la internacian komunumon preni sur sin la respondecon kaj reagi al la usona decido.

La turka Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris en deklaro, ke la malprundenta decido de la usona registaro havos negativan influon sur la pacon kaj stabilecon de la regiono kaj aldonos riskojn al la paca procezo inter Palestino kaj Israelo.

En 1967, Israelo ekokupis Orient-Jerusalemon kaj unuflanke deklaris, ke Jerusalemo estas ĝia ĉefurbo. Palestino postulas establi sian ŝtaton kun Orient-Jerusalemo kiel la ĉefurbo. La internacia komunumo ĝenerale rifuzas agnoski la suverenecon de Israelo super Jerusalemo, kaj multaj landoj, kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun Israelo, instalis siajn ambasadorejojn en Tel-Avivo anstataŭ en Jerusalemo.

Irana televido raportis merkrede, ke nelonge post kiam la usona registaro de prezidento Donald Trump anoncis agnoski Jerusalemon kiel ĉefurbon de Israelo, la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron, forte kondamnante la usonan decidon, kaj avertante Usonon, ke la decido provokos grandiozan insurekcion de Palestino.

La deklaro diris, ke la usona konduto, kiu malobservis internacian rezolucion kaj estis malprudenta kaj provoka, incitos la islamanojn, provokos grandiozan insurekcion de Palestino kaj stimulos ekstremisman kaj perfortan konduton, kaj Usono devas preni sur sin la respondecon pri la sekvoj.

La 3a sesio de la Media Asembleo de la UN finiĝis merkrede en Najrobio, kaj la gvidantoj promesis fini poluon por pura medio.

Pli ol 4 000 ŝtatestroj, ministroj, komercaj gvidantoj, oficialuloj de la UN, reprezentantoj de civilaj societoj, aktivuloj kaj famuloj, kiuj ĉeestis la 3-tagan kunvenon, konsentis pri serio da rezolucioj kaj promesis plibonigi la vivon de miliardoj da homoj en la tuta mondo per purigo de aero, tero kaj akvo.

Edgar Gutierrez-Espeleta, baldaŭ eksiĝonta prezidanto de la Media Asembleo de la UN, diris en la ferma ceremonio, ke ajna minaco al la medio, sano, ekonomio, sekureco, bonfarto kaj ekzistado de la homaro devas esti haltigita tuj. Li aldonis, "Kun la promesoj faritaj ĉi tie, ni sendas fortan mesaĝon, ke ni aŭskultos la sciencon, ŝanĝos la manieron de konsumado kaj produktado kaj traktos ĉian poluon en la tuta mondo."

La asembleo rimarkigis, ke traktado de poluo ebligos al ĉiuj landoj kontribui al daŭripova evoluado per batalo kontraŭ malriĉeco, plibonigo de sano, kreado de laborpostenoj kaj redukto de la emisiado de forceja gaso. Ili ankaŭ esprimis promeson kunlabori kun la politikistoj, sciencistoj, la privata sektoro kaj la civila socio por liveri senpoluan planedon.

Rusa prezidento Vladimir Putin anoncis merkrede, ke li serĉos novan oficperiodon en la prezidenta elekto en la venonta jaro. Analizistoj diris, ke li preskaŭ certas gajni la elekton facile.

Putin diris dum renkontiĝo kun dungitoj de la aŭtofabriko en la urbo Nizhny Novgorod, ke li kandidatos al la posteno de prezidento de la Rusa Federacio.

Malgraŭ la pliiĝanta nombro de kandidatoj, Putin plej eble gajnos per frakase grandega plimulto la elekton, kiu estas planita por la 18a de marto, 2018.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin