UN finis median asembleon kun promesoj fini poluon

(GMT+08:00) 2017-12-07 13:49:06     Redaktoro:Yu

La 3a sesio de la Media Asembleo de la UN finiĝis merkrede en Najrobio, kaj la gvidantoj promesis fini poluon por pura medio.

Pli ol 4 000 ŝtatestroj, ministroj, komercaj gvidantoj, oficialuloj de la UN, reprezentantoj de civilaj societoj, aktivuloj kaj famuloj, kiuj ĉeestis la 3-tagan kunvenon, konsentis pri serio da rezolucioj kaj promesis plibonigi la vivon de miliardoj da homoj en la tuta mondo per purigo de aero, tero kaj akvo.

Edgar Gutierrez-Espeleta, baldaŭ eksiĝonta prezidanto de la Media Asembleo de la UN, diris en la ferma ceremonio, ke ajna minaco al la medio, sano, ekonomio, sekureco, bonfarto kaj ekzistado de la homaro devas esti haltigita tuj. Li aldonis, "Kun la promesoj faritaj ĉi tie, ni sendas fortan mesaĝon, ke ni aŭskultos la sciencon, ŝanĝos la manieron de konsumado kaj produktado kaj traktos ĉian poluon en la tuta mondo."

La asembleo rimarkigis, ke traktado de poluo ebligos al ĉiuj landoj kontribui al daŭripova evoluado per batalo kontraŭ malriĉeco, plibonigo de sano, kreado de laborpostenoj kaj redukto de la emisiado de forceja gaso. Ili ankaŭ esprimis promeson kunlabori kun la politikistoj, sciencistoj, la privata sektoro kaj la civila socio por liveri senpoluan planedon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin