Irano forte kondamnas decidon de Trump pri statuso de Jerusalemo

(GMT+08:00) 2017-12-07 14:44:19     Redaktoro:Yu

Irana televido raportis merkrede, ke nelonge post kiam la usona registaro de prezidento Donald Trump anoncis agnoski Jerusalemon kiel ĉefurbon de Israelo, la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron, forte kondamnante la usonan decidon, kaj avertante Usonon, ke la decido provokos grandiozan insurekcion de Palestino.

La deklaro diris, ke la usona konduto, kiu malobservis internacian rezolucion kaj estis malprudenta kaj provoka, incitos la islamanojn, provokos grandiozan insurekcion de Palestino kaj stimulos ekstremisman kaj perfortan konduton, kaj Usono devas preni sur sin la respondecon pri la sekvoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin