Ĉinio kaj Maldivoj plifortigos kunlaboron pri konstruado de Zono kaj Vojo

(GMT+08:00) 2017-12-08 13:13:22     Redaktoro:Yu

Ĉinio kaj Maldivoj ĵaŭde konsentis kune antaŭenigi la iniciaton de la Zono kaj Vojo por vigligi duflankajn rilatojn. La konsento estis atingita dum intertraktado inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj maldiva prezidento Abdulla Yameen Abdul Gayoom en la Granda Popola Halo en Pekino.

La du ŝtatestroj ĉeestis la subskribon de 12 interkonsentoj, inkluzive de memorando de interkompreno pri konstruado de la Zono kaj Vojo, liberkomerca interkonsento kaj interkonsentoj pri la ekonomio, homaj resursoj, oceano, medio, sano kaj financo.

Xi diris al Yameen, ke la iniciato de la Zono kaj Vojo kongruas kun la evoluigaj strategioj de Maldivoj. Li diris, ke Ĉinio rigardas Maldivojn kiel gravan partneron en la konstruado de la Silka Vojo de la 21a Jarcento. Ĉinio volas akordigi siajn disvolvajn strategioj kun la maldivaj kaj dividi kun ĝi oportunojn por realigi komunan prosperon. La ĉina prezidanto ankaŭ instigis la du flankojn dividi siajn spertojn en ŝtata regado kaj antaŭenigi interŝanĝojn inter registaraj departementoj, politikaj partioj, leĝdonaj instancoj kaj juĝaj organoj. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun Maldivoj por kune trakti klimatŝanĝiĝon kaj realigi verdan, malaltkarbonan kaj daŭripovan disvolvadon.

Yameen gratulis Xi pro la sukceso de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj lia reelektiĝo kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ. Li diris, ke li kredas, ke la ĉina popolo atingos siajn du centjarajn celojn. Maldivoj rigardas Ĉinion kiel plej proksiman amikon kaj plej fidindan partneron. Li aldonis, ke la vizito de Xi Maldivoj en 2014 alportis duflankajn rilatojn al nova nivelo, kaj ke li dankas Ĉinion pro ĝia forta subteno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin