Palestinanoj iris al stratoj ĵaŭde en Orient-Jerusalemo, Cisjordanio kaj Gazao por proteskti kontraŭ la decido de la usona registaro pri agnosko de Jerusalemo kiel ĉefurbo de Israelo.
En la rubo Ramallah en Cisjordanio, butikoj estis fermitaj kaj lernejoj haltigis lecionojn por respondi la alvokon de la Palestina Nacia Aŭtoritato. En Bet-Leĥemo, iuj ortodoksaj preĝejoj sonorigis sonorilojn. En Gazao, almenaŭ tri palestinaj protestantoj estis vunditaj en konflikto kun la israela armeo.