Komunumaj konfliktoj mortigis 45 homojn en Sud-Sudano

(GMT+08:00) 2017-12-09 12:25:47     Redaktoro:Yu

Sud-sudana oficialulo diris vendrede, ke almenaŭ 45 homoj estis mortigitaj kaj 31 aliaj vunditaj en lastatempaj konfliktoj inter rivalaj klanojde la tribo Dinka en la centra regiono.

Shadrack Bol Machok, ministro pri informado de la ŝtato Okcidentaj Lagoj, diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke 45 homoj estis mortigitaj kaj 31 aliaj vunditaj post intensa batalo ekde merkredo inter la klanoj Rup kaj Pakam en Nap troviĝanta je 80 kilometroj for de la ŝtata ĉefurbo Rumbek.

Machok diris al Xinhua per telefono, ke la intensa batalo okazis merkrede je ĉirkaŭ la 8a horo posttagmeze en Nap, kiam la klano Rup atakis la komunumon Pakam, mortigante multajn homojn kaj vundante plurajn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin