Trump deklaris krizostaton pro incendioj en Kalifornio

(GMT+08:00) 2017-12-09 13:34:13     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump vendrede deklaris krizostaton en la ŝtato Kalifornio, kiam sovaĝaj fajroj englutis plurajn montojn en Los-Anĝeleso.

Laŭ la Blanka Domo, la deklaro permesas al la federacia monhelpo kompletigi la ŝtatajn kaj lokajn respondajn klopodojn pro krizaj kondiĉoj rezultantaj el sovaĝaj fajroj ekde la komenco de tiu ĉi monato.

Jerry Brown, ŝtatestro de Kalifornio, ĵaŭde sendis leteron al Trump, urĝante lin deklari krizostaton en Kalifornio. Li diris, ke la graveco de sovaĝaj fajroj jam superis la respondan kapablon de la loka registaro. Li petis helpon de la federacia registaro por savi vivojn, protekti posedaĵojn kaj publikan sekurecon kaj mildigi la influon de la katastrofo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin