Okazos 12a Konferenco de Konfucea Instituto

(GMT+08:00) 2017-12-11 11:12:47     Redaktoro:祃璟琳

En la 12a kaj la 13a de decembro en Xi'an, Shaanxi-provinco, okazos la 12a Konferenco de Konfucea Instituto. La ĉeftemo de la konferenco estas "Profundigi kunlaboron, akceli disvolvadon per novigado kaj kontribui al konstruado de komunumo de komuna futuro de la homaro".

Laŭ konigo, ĉijara konferenco unuafoje establos "forumon de la konferenco", en kiu estroj de ĉinaj kaj eksterlandaj konataj universitatoj kaj erudiciuloj interŝanĝos opiniojn pri "disvolviĝo de la Konfucea Instituto kaj konstruado de komunumo de komuna futuro de la homaro". Dum la konferenco okazos 7 forumoj de universitatestroj kaj 8 forumoj de estroj de Konfuceaj Institutoj. La Konfucea Instituto okazigos ekspoziciojn de ĉinlingvaj lernolibroj kaj ĉinaj manĝaĵoj.

Nun estis establitaj 525 Konfuceaj Institutoj kaj 1 113 konfuceaj kursoj en elementaj kaj mezaj lernejoj en 146 landoj kaj regionoj en la mondo. En 2017, la nobmro de lernantoj de konfuceaj institutoj kaj kursoj kalkuliĝis al pli ol 2,32 milionoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin