Novaĵoj (Decembro 12)

(GMT+08:00) 2017-12-12 16:51:57     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 12a de decembro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio volas klopodi kune kun Rusio kaj Hindio por konservi internacian stabilecon; Brita ĉefministro emfazas kondiĉan pagon por foriro el la Eŭropa Unio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris lunde en Nov-Delhio, ke Ĉinio, Rusio kaj Hindio devas ludi aktivajn rolojn en la ŝanĝiĝema tutmonda strukturo kaj klopodi por la mondo kun stabileco kaj certeco.

Wang faris la rimarkojn dum la 15a triflanka kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj el la tri landoj. Li diris, ke la tripartia kunlaboro inter Ĉinio, Rusio kaj Hindio sekvas la tendencon de multpolusa mondo kaj demokratiaj internaciaj rilatoj kaj konformas al la ĝeneralaj interesoj de la tri landoj, la regiono kaj la tuta mondo. La tripartia kunlaboro montris enorman viglecon kaj grandan potencialon en la pasintaj 15 jaroj, danke al la klopodoj de la tri flankoj. Li diris, ke la mondo spertas rapidan evoluadon, grandan transformiĝon kaj alĝustigon, kun pliiĝantaj necertecoj. Ĉi-rilate, Ĉinio, Rusio kaj Hindio, kiel tri rapide evoluantaj novmerkatoj, devas ludi aktivajn rolojn meze de la ŝanĝiĝema tutmonda strukturo. La tripartia kunlaboro devas fokusiĝi pri strategia komunikado kaj kunordigo kaj paroli per sama voĉo pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj, ĉar tio helpos antaŭenpuŝi justan kaj racian internacian ordon, kaj ankaŭ protekti la leĝajn interesojn de emerĝantaj merkatoj kaj ĉiuj evoluantaj landoj. Li diris, ke la tri landoj devas subteni la ŝlosilan rolon de la Unuiĝintaj Nacioj en tutmondaj aferoj, apogi solvadon de tiklaj demandoj per politikaj rimedoj kaj akceli demokratiajn internaciajn rilatojn laŭ la leĝa regado. Li aldonis, ke la tri flankoj ankaŭ devas kunigi manojn por levi la unuecon, reciprokan fidon kaj disvolviĝon de Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj klopodi por la dua ora jardeko de la kunlaboro de BRICS-landoj.

La saman tagon en Nov-Delhio, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun sia hinda paralelulo Sushma Swaraj.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Hindio estas antikvaj civilizacioj kaj emerĝantaj merkatoj; ambaŭ prenas sur sin historian mision de disvolvado kaj leviĝo, kaj havas similajn opiniojn pri la monda situacio kaj internaciaj aferoj, tial ili devas esti naturaj partneroj de kunlaboro. Li diris, ke gvidantoj de la du landoj rimarkigis, ke la du landoj devas rigardi unu la alian kiel oportunon kaj partneron, sed ne defion kaj rivalon.

Swaraj diris, ke Hindio ĉiam atribuas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Ĉinio kaj prenas tion kiel gravan parton de sia ekstera politiko. Ŝi diris, ke la rilatoj inter Hindio kaj Ĉinio, du grandaj evoluantaj landoj superis la duflankan amplekson kaj havas gravan influon sur la regiono kaj eĉ sur la tuta mondo. Ŝi esprimis esperon, ke la du landoj rekomencos duflankajn mekanismajn aranĝojn kaj antaŭenigos kunlaboron en diversaj kampoj.

Ĉina delegacio por konigo de atingoj de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) vizitis Germanion laŭ invito de la germana Social-Demokratia Partio.

La delegacio estrata de Gao Xuanmin, vicdirektoro de la Organiza Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ ĉeestis kongreson de la Social-Demokratia Partio. Gao renkontiĝis kun Martin Schultz, prezidanto de la Social-Demokratia Partio, kaj transdonis al li gratulan leteron de la Centra Komitato. La delegacio informis gvidantojn de germanaj politikaj partioj pri atingoj de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ. Gao ĉeestis seminarion de la fondaĵo Korber pri atingoj de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ kaj faris ĉeftonan paroladon.

Brita ĉefministro Theresa May diris lunde, ke Britio pagos eble 35 miliardojn ĝis 39 miliardojn da sterlingaj pundoj por sia foriro el la Eŭropa Unio kun la kondiĉo, ke la du flankoj devas atingi interkonsenton pri komerco. May faris la rimarkojn en parolado al la Malsupra Ĉambro de la brita parlamento. Ŝi diris, ke Britio rifuzos pagi por la foriro, se la du flankoj ne povus akordiĝi pri komerca partnereco. Ŝi asertis, ke Britio tute kapablas orde kaj glate foriri el la EU.

La EU anoncis en la 8a de decembro, ke post 6-monata penado, la unua fazo de la intertraktado inter la EU kaj Britio akiris sufiĉan progreson, kaj la du flankoj komencos la duan fazon, kiu fokusiĝos pri komercaj rilatoj inter la du flankoj post la foriro.

Ĉina ministro pri komerco Zhong Shan diris lunde en la argentina ĉefurbo Bonaero, ke Ĉinio ĉiam estas firma subtenanto de ekonomia tutmondiĝo kaj multflanka komerca sistemo.

Zhong faris la rimarkojn dum la plena sesio de la 11a ministra konferenco de la Monda Organizo pri Komerco (MOK). Zhong diris, ke ekonomia tutmondiĝo estas neinversigebla historia tendenco kaj grava movforto por tutmonda ekonomia kreskado, kaj reguloj de la MOK liveras fundamentan institucian protekton por ekonomia tutmondiĝo kaj servas al niaj komunaj interesoj. Li aldonis, ke fronte al la novaj situacioj kaj defioj, Ĉinio volas labori kun la membroj de la MOK kaj gvidi la procezon de tutmondiĝo al pli malferma, inkluziva, ekvilibra kaj kungajna direkto, kiu profitigos ĉiujn.

Sabate antaŭ la ministra konferenco, Ĉinio subskribis Memorandon de Kompreno kun la Sekretariejo de la MOK pri la 7a fazo de la Ĉina Programo. La programo, komencita en julio de 2011, celas helpi malplej evoluintajn landojn pli efike integriĝi en la tutmondan ekonomion per fortigo de ilia partopreno en la agadoj de la MOK, kaj per helpo al tiuj, kiuj ankoraŭ ne estas membroj, por aliĝo al la organizo. Zhong emfazis, ke bazaj principoj de la MOK estas protekti ekonomian tutmondiĝon, kaj Ĉinio ĉiam estis firma defendanto de multflanka komerca sistemo.

Usona prezidento Donald Trump lunde subskribis la unuan direktivon de sia registaro pri kosma politiko, formale instrukciante la Nacian Aeronaŭtikan kaj Spacialan Agentejon sendi astronaŭtojn denove al la luno kaj poste al Marso. Trump diris en ceremonio de la Blanka Domo, "Ĉi-foje, ni ne nur plantos nian flagon kaj postlasos nian piedsignon. Ni starigos fundamenton por la fina misio al Marso, kaj eble, iutage al multaj aliaj mondoj." Trump proponis specifan horaron dum sia kvar-minuta parolado.

Antaŭe, oficialulo de la Nacia Aeronaŭtika kaj Spaciala Agentejo diris, ke la usona plano pri vojaĝo al profunda kosmo konsistas el tri paŝoj. Por la unua paŝo, Usono utiligos plu la Internacian Spacostacion kiel platformon de eksperimentoj kaj esploroj; la dua paŝo estas starigi profundspacan portalon en la luna orbito ĉirkaŭ 2024; kaj la tria paŝo estas eniri la marsan orbiton ĉirkaŭ 2033.

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan okazigis intertraktadon kun vizitanta rusa prezidento Vladimir Putin lunde en Ankaro. La du ŝtatestroj substrekis pacan kvietigon de la streĉeco en Jerusalemo.

Erdogan diris en gazetara konferenco post la intertraktado, ke Israelo prenis la agnoskon de Usono kiel ŝancon por plua premado kontraŭ palestinanoj, kaj multaj palestinanoj estis vunditaj en konflikto. Li diris, ke la internacia komunumo ne devas ignori kruelaĵojn de Israelo.

Putin diris, ke la decido de Usono aldonis necertecojn al la situacio en Mez-Oriento. Li emfazis, ke la statuso de Jerusalemo devas esti decidita de Israelo kaj Palestino per rekta dialogo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin