Okazis memorkonferenco por centa datreveno de forpaso de LL Zamenhof

(GMT+08:00) 2017-12-13 15:41:06     Redaktoro:Pluveta

La 11an de decembro en la salono II de la sidejo de Unesko okazis memorkonferenco por centa datreveno de la forpaso de LL Zamenhof. La ĉeftemo de la konferenco estas Tutmondiĝo, Interreto kaj Unesko-Kuriero. Al la konferenco ĉeestis preskaŭ 150 homoj, inkluzive de diverslandaj legantoj de la gazeto Kuriero, esperantistoj, reprezentantoj de iuj landoj en Unesko kaj oficistoj de Unesko.

Ekde naskiĝo de la gazeto en 1948 Kuriero de Unesko ĉiam fidelas al sia tasko, t.e., propagandi idealon de Unesko, agi kiel dialoga platformo inter kulturoj kaj organizi internaciajn diskutadojn. Unesko longtempe sin dediĉas al akcelo de kulturo-diverseco,antaŭenpuŝo de intercivilizaciaj dialogoj kaj konstruado de la idealo pri paca kulturo. Pro kotiza problemo ĉesis la eldoniĝo de la gazeto Kuriero en 2012. Dank' al financa kontribuo de la Ĉina Popola Respubliko, Unesko komencis reeldoni ĝin en la 6 UN-lingvoj ekde majo 2017, la portugala versio ankaŭ estis eldonita de Portugalio. La gazeto estis eldonita papere kaj surrete samtempe en 195 landoj.

Ĉinio estas varma punkto de ĉi-foja memorkonferenco. Rajtigite de Unesko kaj Universala Esperanta Asocio la ĉina popola organizo Scienco-Kultura Centro Ora Ponto prenis la eldonadan taskon kaj plensukcese plenumis ĝin. Kiel redaktoro de Kuriero Huang Yinbao faris parolon en la konferenco kaj ĉeloke subskribis la internacian kunlaboran interkonsenton. La ĉeestantaj legantoj el diversaj landoj levis la gazetojn Kuriero por esprimi dankon kaj aplaŭdon al Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin