La usona Federacia Rezervo merkrede altigis la baznivelan interezprocenton per 25 bazaj punktoj. Tio estas la tria interezaltigo en 2017.
La Federacia Rezervo diris en deklaro post la 2-taga kunveno pri mona politiko, ke konsidere al la plenumitaj kaj atenditaj labormerkataj kondiĉoj kaj inflacio, la Federacia Malferm-Merkata Komitato decidis altigi la celan amplekson por interezprocento de la federacia funduso je 1,25% ĝis 1,5%.
Oficialuloj de la centra banko ankoraŭ antaŭvidas tri pliajn interezaltigojn en 2018. Tio estas senŝanĝa kun ilia septembra prognozo.