Pli ol 268 mil ĉinaj partioj ricevis justican helpon

(GMT+08:00) 2017-12-15 18:18:18     Redaktoro:Xiong

La blanka libro eldonita de la Informa Oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilantaro, "Novaj Atingoj de Ĉinio en Leĝigo de Homaj Rajtoj", montras, ke ekde 2014 pli ol 268 mil ĉinaj partioj ricevis justican helpon.

Laŭ la blanka libro Ĉinio plifortigis kaj normigis justican helpadon, unuecigis akcepton de juĝaferoj, kaj difinis kategorion, proceduron kaj normon de helpado en la kazoj, kaj pro ĉio ĉi tio realiĝis "leĝigo de helposistemo kaj justicigo de helpado en la kazoj". La Plej Supera Popola Leĝejo establis sub si komisionon por justica helpado, kaj ĉiuj diversnivelaj juĝejoj ankaŭ sinsekve starigis al si helpokomisionon. En 2014, 2015 kaj 2016 la centra kaj lokaj registaroj asignis respektive 2,47, 2,94 kaj 2,66 miliardojn da juanoj por doni helpon al partioj, al kiuj nepre necesis monhelpo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin