Ĉiuj tibetaj temploj en Gannan kovriĝas per radio kaj televido

(GMT+08:00) 2017-12-19 10:40:06     Redaktoro:Selena

Estro de Administracio pri Kulturo, Radio, Filmo kaj Televido, Ĵurnalismo kaj Eldonado de la gannan-a tibeta aŭtonoma subprovinco de la Gansu-provinco, Cao Shiqing, informis en la 23a de decembro, ke ĝis nun tibetaj budhismaj temploj de la subprovinco jam estas centprocente kovrataj de la reto, kiu liveras radiajn kaj televidajn programojn, sume 115 temploj estas ekipitaj per televidiloj kaj aparatoj por ricevi satelitan signalon.

En la subprovinco troviĝas ĉirkaŭ 400 miloj da religiaj kredantoj, okupante 54,3% de la nombro de tieaj loĝantoj, kaj ekzistas 121 temploj kun 10331 bonzoj. En 2015 la loka aŭtoritato komencis la planon pri livero de radiaj kaj televidaj programoj al lokanoj kaj bonzoj, kaj nun la plano estis komplete plenumita.

Estro de administra komitato de la templo Chuzong, apartenanta al Nyingma -skolo de la tibeta budhismo, diris al raportisto, ke temploj estas fore de vilaĝoj kaj modernaj urboj, kaj nun estas alireblaj al radiaj kaj televidaj programoj ĝuste pro la plano. Li aldonis, ke bonzoj nun povas ricevi, danke al televidaj programoj, informojn pri ekstera socia disvolviĝo kaj ŝtataj politikoj.

La estro diris, ke temploj de la tibeta budhismo havas rigoran sistemon pri studado, tiuj bonzoj komencas voĉlegi sutrojn en la 5a horo frumatene, ili vidas televidajn programojn ĝenerale dum libertempo aŭ antaŭ enlitiĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin