La inaŭguro de Studenta Esperanto-Klubo ĉe la Artkolegio de Kunming --- de Alessandra Madella

(GMT+08:00) 2017-12-20 09:07:19     Redaktoro:祃璟琳

La 15an de decembro la Artkolegio de Kunming festis la 158an datrevenon de Zamenhof kaj la 36-jariĝon de la Yunnan-a Esperanto-Asocio pere de granda kunveno en la plenplena universitata teatro. Partoprenis en ĝi la nova kaj malnova estraro de la asocio kaj pli malpli 300 gestudentoj. En aliaj vortoj, ĉeestis ĉiuj el niaj gestudentoj de Esperanto, kiuj ne havis samtempan posttagmezan klason. Fakte, krom la parolado de la prezidanto Duan Yongxin pri la vivo de Zamenhof kaj la historio de Esperanto en Yunnan, unu el la plej gravaj momentoj de la kunveno estis la inaŭguro de Studenta Esperanto-Klubo. La aŭskultantoj de Ĉina Radio Internacia eble jam scias, ke, post jaroj de voluntula studado, ĉi-jare la Artkolegio malfermigis oficialajn kursojn por la instruado de la internacia lingvo al estontaj gestevardoj kaj laborantoj en la prospera Yunnan-a turisma industrio. La kursoj, fare de ĉinaj kaj eksterlandaj geinstruistoj, daŭros ankaŭ venontan semestron, kun la celo porti la plej grandan nombron da lernantoj al sufiĉe alta nivelo por fruktodone ĝui interŝanĝojn kun internaciaj geamikoj.

La inaŭguro de la Studenta Esperanto-Klubo estas grava paŝo por la pli profunda radikiĝo de Esperanto inter la junulojn de la Artkolegio. Ĝi montras ilian deziron ne nur pasive plenumi parton de sia edukado, sed ankaŭ mem-aktivadi kaj pli lerte zorgi pri la konkreta uzado de la lingvo en sia vivo. Pro tio multe gravis la kuraĝiga rolo de la gratul-leteroj, kiuj alvenis en granda nombro por celebri la okazon. Fakte, skribis al niaj gejunuloj ne nur altaj instancoj de la Esperanta movado, kiel la Prezidanto de UEA Mark Fettes aŭ la Ĝenerala Direktoro Veronika Poór, sed ankaŭ lokaj kluboj, artistoj, junuloj kaj lernejoj, precipe el Japanio kaj Italio. Ekzemple, Kitagawa Ikuko sendis al ni gratul-mesaĝon en la nomo de la Esperanto-Societo de Kawasaki kun ĉarmaj fotoj de afable ridetantaj kaj elegante vestitaj japanaj kaj eksterlandaj gejunuloj. Simile, Antonio De Cristofaro el la lingva, pedagogia kaj teknik-komerca liceo de Casacalenda en Italio sendis tre bonvenan mesaĝon proponante korespondadon por interŝanĝo de ideoj inter niaj gestudentoj en la ĉina kaj Esperanto. Kaj la prezidanto de Japana Esperanta Junularo, Seŝimo Masaja, esprimis sian fortan deziron renokontiĝi kun niaj gestudentoj dum junularaj kongresoj kaj seminarioj.

Belaj kaj kuraĝigaj leteroj al niaj gejunuloj venis ankaŭ el la du ĝemelaj urboj. Fakte, Sano Hisako skribis al ni nome de la Esperanto Asocio de Huzisaŭa en Japanio kaj Dietrich Michael Weidmann nome de Esperanto-Societo Zuriko en Svislando. Jamaj estraranoj de UEA tre atentemaj pri azia agado, kiel la itala Renato Corsetti kaj la korea So Gilsu, pentris gloran estontecon al nia Studenta Klubo en ĉiam progresanta Ĉinio. Leteroj el anoj de la Internacia Ligo de Esperantaj Instruistoj (ILEI) kaj de la Internacia Federacio de Esperantaj Fervojistoj (IFEF) plezure memoris kiel la Artkolegio de Kunming sukcese gastigis siajn kongresojn dum la pasintaj jaroj, oferante interesan merĝigon en la artojn kaj kulturon de Yunnan. Tiu sperto ebligis ilin funde kompreni la fonon kaj pensmanieron de niaj gestudentoj. Inter la mesaĝoj de tiu grupo, rimarkindas la letero de Vito Tornillo, ĝenerala sekretario de IFEF, kune kun tiuj de Isikawa Tieko kaj Luigia Oberrauch, de la japana kaj itala sekcioj de ILEI.

Krome, la UEA-respondeculo por Azia agado, Lee Jungkee, kaj Inumaru Fumio, la vicprezidanto de KAEM (la Azia-Oceania Komisiono de UEA), ambaŭ substrekis la pli grandan strategian rolon, kiun nia nova Studenta Esperanto-Klubo povus ludi en la regiono. El tiu vidpunkto, la landlima pozicio kaj interŝanĝa vokiteco de Kunming povus faciligi internaciajn kunligojn inter junuloj, realigante la internan ideon de "la zono kaj vojo". Tiu interŝanĝo de spertoj povus ankaŭ estonte realiĝi pere de komuna lernado kaj instruado en la Artkolegio. La honora prezidantino de la Yunnan-a Esperanto-Asocio, Gong Ningzhu (龚宁珠), precipe ellaboris tiun ĉi ideon dum sia sekva alparolo al la membroj de la asocio, post la fino de la ceremonio, ankaŭ pensante pri sia longjara loĝado en Vietnamio kaj laboro kiel instruistino de la ĉina lingvo en Tailando kaj de la tai-lingvo en Ĉinio.

Bedaŭrinde ne eblas memori ĉi tie ĉiujn geamikojn, kiuj afable sendis sian subtenon, el Argentinio al Germanio, el Francio al kompreneble Ĉinio. Sed ni povas certigi ilin, ke bruegaj aplaŭdoj akompanis la legadon de iliaj vortoj kaj nomoj. Same fortis la entuziasmo pri la alparolo de la nova prezidantino de la Studenta E-Klubo ĉe la Artkolegio de Kunming, Li Yanping, sekvata de la emoci-plena transdonado de la verda stendardo de la naskiĝanta asocio fare de ĝia honora prezidanto, Duan Yongxin. Li Yanping tuj donis pruvon de sia amo por Esperanto kantante parkere kun tri kamaradinoj la kanzonojn "Feliĉan naskiĝon" kaj "Bela jasmeno". La ceremonio finiĝis pere de la komuna kantado de "La Espero". Ni forte kredas, ke la bonaj semoj plantitaj dum ĉi-jara Zamenhofa tago kaj ĝia granda juniĝo de la Yunnan-a Esperanto-movado donos bonajn fruktojn en la estonto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin