Ĉefo de UN emfazas gravecon de prevento de konflikto

(GMT+08:00) 2017-12-21 14:04:10     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, merkrede emfazis la gravecon de prevento de konflikto fronte al ne nur kvanta, sed ankaŭ kvalita ŝanĝiĝo de minacoj al internacia paco kaj sekureco.

Guterres diris al la Sekureca Konsilio de la UN, ke prevento devas esti en la centro de ĉio, kion ni faras. Malebligi konflikton estas pli bone ol trakti ĝin.

Li diris, ke prevento povas eviti tragikan homan suferon kaj eĉ ŝpari monon. Kvankam malfacile kvantigita kaj ofte for de amaskomunikiloj, la prevento estas sendanĝera investo, kiu alportas abundajn kaj videblajn dividendojn. Disvolvado estas unu el la plej bonaj rimedoj de prevento, kaj la Tagordo 2030 donas al ni enorman potencialon. Li diris, ke respekto al ĉiuj homaj rajtoj - ne nur civilaj kaj politikaj, sed ankaŭ ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj - estas esenca elemento de preventado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin