Ĝenerala Asembleo de UN adoptis rezolucion pri statuso de Jerusalemo

(GMT+08:00) 2017-12-22 14:33:15     Redaktoro:Yu

La Ĝenerala Asembleo de la UN ĵaŭde adoptis rezolucion pri la statuso de Jerusalemo, kiu igos la decidon de usona prezidento Donald Trump pri agnosko de Jerusalemo kiel la israela ĉefurbo ne havi leĝan efikon.

En malofta urĝa speciala sesio, la projekto de rezolucio, prezentita de Turkio kaj Jemeno, estis adoptita per la rezulto de 128 voĉoj kontraŭ 9, kun 35 sindetenoj.

La naŭ landoj, kiuj voĉdonis kontraŭ la projekto, estis Gvatemalo, Honduro, Marŝalaj Insuloj, Mikronezio, Nauro, Palaŭo, Togolando, Usono kaj Israelo.

La rezolucio asertas, ke ajnaj decidoj kaj agoj, kiuj intencas ŝanĝi la karakteron, statuson aŭ demografian konsiston de la sankta urbo Jerusalemo, ne havas leĝajn efikojn, estas nevalidaj kaj devas esti nuligitaj laŭ rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio, kaj ĉi-rilate vokas al ĉiuj ŝtatoj ne starigi diplomatiajn misiojn en Jerusalemo.

Ĝi plu postulas, ke ĉiuj membroŝtatoj de la UN observu rezoluciojn de la Sekureca Konsilio pri Jerusalemo, kaj ne agnosku agojn aŭ rimedojn, kiuj malobeas tiujn rezoluciojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin