Okupita jaro de Evandro Menezes de Carvalho

(GMT+08:00) 2017-12-27 16:04:03     Redaktoro:祃璟琳

En la pasinta jaro, en Ĉinio okazis multaj gravaj eventoj, la pinta forumo pri internacia kunlaboro de "Zono kaj Vojo", renkontiĝo de gvidantoj de BRICS, okazigo de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉiuj solenaj eventoj altiris atenton de la tuta mondo. Dume brazila prezidento Michel Temer vizitis Ĉinion kaj ĉeestis la 9an renkontiĝon de gvidantoj de BRICS-landoj en Xiamen. La renkontiĝo de ĉina kaj brazila gvidantoj malfermis novan paĝon de la rilatoj inter la du landoj. En tiuj gravaj eventoj, ofte aperis brazilano kun ĉina nomo Gao Wenyong, brazile Evandro Menezes de Carvalho, specialisto pri la Ĉinio de brazila konata intelekta banko Fonduso de Getulio Vargas. En 2017 li preskaŭ ĉiutage okupiĝis pri la duflankaj rilatoj.

"Mi estis ege okupita ĉijare kaj mi ĵus revenis el Ŝanhajo. Mi invitite donis lecionon en la Ŝanhaja Universitato dum unu monato. Kaj mi ankaŭ partoprenis en serio da kunsidoj en Guangzhou kaj Zhengzhou pri la koncepto de 'komunumo de la komuna futuro de la homaro' prezentita de prezidanto Xi Jinping kaj pri fortigo de transcivilizacia dialogo. Estas la kvara vizito al Ĉinio."

Kiel specialisto pri Ĉinio Evandro Menezes de Carvalho estas rigardata kiel preskaŭ-ĉino. Li pasigis multajn jarojn en Ĉinio kaj tio atribuas al li apartan opinion pri Ĉinio kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo. Li trovis, ke preskaŭ ĉiuj brazilaj erudiciuloj atentas Eŭropon kaj Amerikon, tamen li volas ŝanĝi la situacion, ĉar rapide evoluanta Ĉinio ĝuste estas bona elekto. 

 

"Ekde 2009, Ĉinio ĉiam estas la plej granda komerca partnero kaj la plej granda investa lando de Brazilo. Mi pensas, ke tio sufiĉe pruvis mian ekekton. Tre malbone estas, ke nun brazilanoj malmulte konas Ĉinion kaj en Brazilo mankas profunda kaj sistema esploro pri Ĉinio."

Por pli bone koni Ĉinion, Evandro laboris kaj studis en la Centro pri BRICS-landoj de Fudan Universitato ekde 2014. Tiu sperto donis al li tute novan konon pri la orienta lando.

"Ĉinio estas ege granda kaj posedas samtempe la plej evoluintan kaj plej neevoluitan regionojn en la mondo. Kunekzistas la plej modaj kaj la plej konservataj homoj. Ĉiutage Ĉinio multe ŝanĝiĝas kaj la disvolviĝo de Ĉinio pri elektronika negoco, movebla pago kaj kunĝua ekonomio surprizigis la mondon. Samtempe ankoraŭ donas influon al la homoj la tradicia kulturo kelkmiljara."

Laŭ Evandro, la granda ŝanĝiĝo de Ĉinio ne estas bone konata de plejparto de la okcidentanoj, kiuj ofte rigardas Ĉinion laŭ neobjektiva opinio. Hazarde Evandro koniĝis kun respondeculo de la gazeto Hodiaŭa Ĉinio kaj ili konsentis eldoni la portugalan version de la gazeto.

"La gazeto en portugala lingvo estas kanalo por ĉiuflanke koni Ĉinion. Nun en Brazilo troviĝas la ĵurnalo Renmin Ribao, Xinhua Novaĵ-Agentejo, CCTV, Ĉina Radio Internacia, kiuj faris multe da laboroj. Tamen laŭ mi ne sufiĉas. Brazilanoj estas multe influataj de okcidentaj mediatoj kaj malmulte raportas pri Ĉinio. Miloj da jaroj pasis, ili ankoraŭ rakontas Ĉinion en formo de Marco Polo."

Nun la gazeto "Hodiaŭa Ĉinio" eldonas preskaŭ 10 000 ekzemplerojn ĉiumonate en Brazilo. Kiel plenuma ĉefredaktoro, Evandro esperas, ke la gazeto fariĝos grava kanalo de reciproka kompreno de la du popoloj.

"70% de la enhavo estas tradukita el alilingvaj versioj laŭ vidpunkto de brazilanoj. Krome ni invitas brazilajn verkistojn por publikigi iliajn opiniojn pri Ĉinio kaj la duflankaj rilatoj. Mi esperas, ke la gazeto ne nur konigos Ĉinion al Brazilo, sed ankaŭ fariĝos grava kanalo de Ĉinio por koni Brazilon. Ni ankaŭ regas retejon por vastigi la konigon."

Dank'al multjara esploro pri la duflankaj rilatoj, Evandro Menezes de Carvalho konis multajn ĉinajn amikojn. En la pasinta jaro Zhou Zhiwei, plenuma estro de Centro pri Brazilo een la Esplorejo pri Lantin-ameriko sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, multe kontaktiĝis kun Evandro Menezes de Carvalho. Li opinias, ke Evandro fortigis specifan esploron de Brazilo pri Ĉinio kaj akcelis diskuton pri Ĉinio en Brazilo. Li diris:

"Lia vizito fortigis kontakton de Brazilo kun ĉinaj pensbankoj kaj universitatoj. En la Fonduso de Getulio Vargas estis establita la Centro pri Ĉinio, kiu turnis sian atenton al Ĉinio. La gazeto "Hodiaŭa Ĉinio" en portugala versio estas la unika gazeto pri la ĉina ŝtatstato en Brazilo. Li antaŭenpuŝis objektivan konon de Ĉinio pri Brazilo kaj Latin-ameriko kaj vastigis la esploran reton de Ĉinio kaj Latin-ameriko.

Evandro ankaŭ profunde impresis Shen Yi, estron de la Centro pri BRICS-landoj de la Fudan Universitato. Li opinias, ke Evandro estas antaŭiranto en sciencaj rilatoj kaj interŝanĝoj de Ĉinio kaj Brazilo.

"Li povas rapide fari politikan komenton pri la plej lastaj progresoj de la rilatoj inter la du landoj kaj samtempe konigis la ĉina-brazilajn rilatojn en la lingvo akceptebla de alte edukita rondo de Brazilo. Tio estas ege grava kontribuo al longdaŭra disvolviĝo de la rilatoj inter la du landoj."

En la nova jaro, la tagordo de Evandro ja estas plena. Li planis eldoni sian libron pri Ĉinio sub la titolo "Socialismo kun ĉinaj trajtoj en nova epoko". Li esperas resti en Ĉinio unu aŭ du jarojn kaj persone vidi Ĉinion en la 100a jubileo de fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin