Fokusoj de la Semajno (Dec. 29)

(GMT+08:00) 2017-12-29 09:06:42     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ministroj pri eksterlandaj aferoj el Ĉinio, Pakistano kaj Afganio marde konsentis diskuti pri manieroj por etendi la Ĉina-Pakistanan Ekonomian Koridoron al Afganio.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris al raportistoj post kunveno de la triflanka ministra kunveno, ke laŭ longperioda vidpunkto, tra Afganio, ni laŭgrade kunligos la Ĉina-Pakistanan Ekonomian Koridoron kun la Okcident-Azia Ekonomia Koridoro. Wang diris, ke kiel grava najbaro de Ĉinio kaj Pakistano, Afganio havas urĝan deziron evoluigi sian ekonomion kaj plibonigi popolan vivtenon, kaj volas integri sin en la procezon de regiona interligo. Li diris, ke ili decidos specifajn kunlaborajn projektojn kaj manierojn de kunlaboro per interkonsiliĝo surbaze de egaleco. Li aldonis, ke plibonigi vivtenon en landlimaj regionoj eble fariĝos punkto de eniro por la longigo. La tri partioj konsentis ebligi pli vastan interligitecon sub la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo.

La Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro estas reto de aŭtovojoj, fervojoj, pipelinoj kaj optikaj kabloj kaj gvida projekto sub la iniciato Zono kaj Vojo, nun konstruata en Pakistano.

Rusa prezidento Vladimir Putin merkrede prezentis al la Centra Elekt-Komitato dokumentojn necesajn por oficiale komenci sian kampanjon de la prezidenta elekto de 2018

Rusaj televidaj kanaloj montris, ke Putin atingis la sidejon de la Centra Elekt-Komitato kaj persone transdonis la dokumentojn al oficialulo. La dokumentoj, televide montritaj, inkluzivas peticion pri registriĝo de rekomenda grupo de subtenantoj, deklaron de konsento por konkurado pri prezidenteco, konfirmon de biografia datumo, kaj informojn pri enspezo kaj proprieto.

La 6an de decembro, Putin anoncis, ke li serĉos novan oficperiodon en la prezidenta elekto de la venonta jaro dum renkontiĝo kun dungitoj de aŭtofabriko en la rusa urbo Nizhny Novgorod. Li elektis konkuri pri prezidenteco kiel sendependa kandidato, kaj tial, post la necesa ekzamenado pri la aŭtentikeco de prezentitaj dokumentoj, li estos permesita komenci kolekti ne malpli ol 300 mil signaturojn el siaj subtenantoj por registriĝi kiel kandidato en la konkurado.

Ĉi tio devas esti farita je almenaŭ 45 tagoj antaŭ la elekto fiksita je la 18a de marto 2018.

Usono marde publikigis sankciojn kontraŭ du civitanoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko je la preteksto, ke ili partoprenis en la balist-misilaj programoj de la lando.

La usona Ministerio de Financo diris en deklaro, ke laŭ la agado, ĉiuj posedaĵoj aŭ interesoj de la enlistigitaj personoj en Usono estos frostigitaj, kaj transakcioj de usonanoj kun tiuj personoj estas ĝenerale malpermesitaj.

Streĉeco en la Korea Duoninsulo atingis senprecedencan nivelon en ĉi tiu jaro, ĉar la KDPR kondukis nuklean provon kaj multfoje pafis misilojn, dum Usono kaj Sud-Koreio senĉese okazigis komunajn militekzercadojn.

Ankaŭ la krizo akriĝis pro la interŝanĝo de personaj insultoj kaj provoka retorikaĵo inter la gvidantoj de Usono kaj la KDPR.

La usona registaro, sub prezidento Donald Trump, sekvis la strategion de maksimuma premado sur la KDPR por devigi ĝin rezigni siajn armilajn programojn, sed ĝi ne povis atingi siajn celojn ĝis nun.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin