Israela ĉefministro neis subtenon al protestoj en Irano

(GMT+08:00) 2018-01-02 15:20:56     Redaktoro:Yu

Israela ĉefministro Benjamin Netanyahu lunde neis, ke Israelo estas postkulisa subtenanto de protestoj en Irano.

Netanyahu diris en la socia komunikilo Facebook, ke kritiko kontraŭ Israelo pri implikiĝo en la protestoj en Irano estas erara kaj eĉ ridinda. Israelaj amaskomunikiloj raportis lunde, ke en kunveno irana prezidento Hassan Rouhani kritikis Usonon kaj Israelon pri instigo al protestoj en Irano.

Lastatempe en pluraj iranaj urboj okazis protestoj kontraŭ la registaro, esprimante malkontenton pri la nuna stato de la vivteno. En la 30a de decembro 2017, la protestoj disvastiĝis al la ĉefurbo Teherano. Sed ankaŭ iuj civitanoj iris al stratoj por esprimi sian subtenon al la registaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin