Ĉinio: Internacia komunumo devas agnoski kontribuon de Pakistano al batalo kontraŭ terorismo

(GMT+08:00) 2018-01-02 18:21:38     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris marde en regula gazetara konferenco, ke la internacia komunumo devas plene agnoski, ke Pakistano faris grandajn klopodojn kaj oferton por bati terorismon kaj kontribuis al la internacia kontraŭterorisma batalo.

Estis raporto, ke Usono diris antaŭ nelonge, ke estis stulta ago, ke en la pasintaj 15 jaroj la usona registaro donacis al Pakistano pli ol 33 miliardojn da usonaj dolaroj kaj ricevis neniun rekompencon. La usona flanko ankaŭ deklaris haltigi monhelpon al Pakistano.

Responde al ĉi-rilata demando, Geng diris en gazetara konferenco, ke la internacia komunumo devas plene agnoski, ke Pakistano faris grandajn klopodojn kaj oferton por bati terorismon kaj kontribuis al la internacia kontraŭterorisma batalo. Li aldonis, ke inter Ĉinio kaj Pakistano estas ĉiavetera parnereco de strategia kunlaboro, kaj Ĉinio volas profundigi kunlaboron kun Pakistano en ĉiuj kampoj por pli multe profitigi popolojn de la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin