Grandiĝas merkata porcio de ĉinaj saĝtelefonoj en Hindio

(GMT+08:00) 2018-01-03 14:19:32     Redaktoro:Yu

La plej freŝaj donitaĵoj publikigitaj de Hindio montris, ke dum la lasta financa jaro ĝis la fino de marto de 2017, la vendo de ĉinaj saĝtelefonoj de tri ĉefaj markoj MI, VIVO kaj OPPO en Hindio rapide kreskis ĝis 225,27 miliardoj da hindaj rubloj, proksimume 3,548 miliardoj da usonaj dolaroj.

Hinda ĵurnalo raportis marde, ke la vendkvanto de ĉinaj saĝtelefonoj de la tri markoj grandmezure kreskis en la pasinta jaro, la tria jaro post ilia eniro en la hindan merkaton. La vendo de VIVO prekaŭ sesobliĝis, kaj tiuj de MI kaj OPPO okobliĝis, dum la vendo de la hinda firmao Micromax, la plej granda fabrikanto de saĝtelefonoj en Hindio kalkuliĝis al 56,14 miliardoj da hindaj rubloj, pli malmulte je 42%, kompare kun la antaŭa financa jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin