Franca ministro pri eksterlandaj aferoj prokrastis viziton al Irano

(GMT+08:00) 2018-01-03 15:36:20     Redaktoro:Yu

La franca prezidentejo marde vespere publikigis komunikaĵon, dirante, ke tiutage franca prezidento Emmanuel Macron telefone konversaciis kun sia irana paralelulo Hassan Rouhani, kaj la du ŝtatestroj konsentis prokrasti la planitan viziton de franca ministro pri eksterlandaj aferoj Jean-Yves Le Drian al Irano pro kontraŭregistaraj protestoj en multaj urboj en la lando.

La komunikaĵo diris, ke la du flankoj konsiliĝos pri nova dato de la vizito de Le Drian per diplomatia kanalo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin