KDPR remalfermis kanalon de komunikado kun Sud-Koreio en Panmunjom

(GMT+08:00) 2018-01-03 18:08:02     Redaktoro:Yu

La Korea Centra Televido raportis merkrede, ke la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Kim Jong Un jam ordonis remalfermi la kanalon de komunikado kun Sud-Koreio en Panmunjom por diskuti pri partopreno de la KDPR en la Vintraj Olimpikoj, kiu okazos en Pyeongchang de Sud-Koreio en la venonta monato.

Proparolanto de la Komitato de la KDPR por Paca Reunuigo de la Patrolando deklaris la instrukcion de Kim. La proparolanto diris, ke en sia novjara mesaĝo, Kim diris, ke 2018 estas grava jaro por la du landoj en la Korea Duoninsulo, ĉar la KDPR festos la 70an datrevenon de la fondo de la lando, kaj Sud-Koreio gastigos la Vintrajn Olimpikojn. Poste Sud-Koreio donis pozitivan respondon. Kim alte taksis la sud-korean respondon kaj ordonis la komitaton kaj ministerion pri sporto efektivigi intertraktadon kun Sud-Koreio. La KDPR decidis remalfermis la komunikan kanalon en Panmunjom je la 15a horo merkrede.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin