Usona soldato mortis en batalo en orienta Afganio

(GMT+08:00) 2018-01-03 15:37:55     Redaktoro:Ema
La trupo de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) gvidita de Usono por la misio Subteni Afganion deklaris marde, ke 1 usona soldato estis mortigita kaj 4 aliaj vunditaj en la batalo okazinta lunde en Nanagarhar, la provinco en orienta Afganio.

La trupo konfirmis en sia deklaro, ke la batalo okazis en Achin, la administracia regiono de Nanagarhar-provinco. Nuntempe la vundstato de la 2 vunditaj soldatoj estas stabila, kaj la 2 aliaj jam revenis al siaj postenoj. La deklaro ne malkaŝis pli da detaloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin