Macron metis la kronon al sia vizito en Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-01-11 19:22:29     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 11a de januaro Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la franca prezidento Emmanuel Macron metis la kronon al sia vizito en Ĉinio, kaj la du landoj, Ĉinio kaj Francio, atingis kontentigajn rezultojn en politiko, komerco, ekonomio, kulturo kaj aliaj kampoj; ĉio ĉi tio reflektis la ampleksecon kaj strategiecon de la dulandaj rilatoj kaj metis bonan fundamenton por disvolvi la ĉina-francajn rilatojn en la nova periodo.

La franca prezidento Emmanuel Macron antaŭ nelonge finis sian viziton en Ĉinio. Pri la rezultoj de la vizito Lu Kang diris: "La du partioj seninterrompe plivastigas sian kunlaboron ĉu en larĝeco ĉu en profundeco, kaj la viveco de ilia solidareco ĉiam pli potenciĝas. Ni estas plenaj de fido pri la perspektivo de la dulandaj rilatoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin