Rusa kaj irana ministroj pri eksterlandaj aferoj emfazas gravecon de efektivigo de nuklea interkonsento

(GMT+08:00) 2018-01-11 11:19:21     Redaktoro:Yu

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov kaj lia irana paralelulo Mohammad Javad Zarif merkrede diris, ke necesas plua klopodo por la efektivigo de la ampleksa nuklea interkonsento pri Irano; se la efektivigo interrompiĝos pro unuflanka kaŭzo de Usono, la klopodoj de la internacia komunumo por nuklea ne-disvastigo alfrontos negativan influon.

La novaĵ-agentejo ITAR-TASS raportis, ke tiutage en Moskvo, Lavrov renkontiĝis kun vizitanta Zarif, kaj ili interŝanĝis opiniojn pri efektivigo de la nuklea interkonsento. Ambaŭ opiniis, ke se la efektivigo de la nuklea interkonsento interrompiĝos pro unuflanka kaŭzo de Usono, internacia kaj regiona sekureco kaj la klopodoj de la internacia komunumo por nuklea ne-disvastigo alfrontos negativan influon. Ili diris, ke ĉiuj koncernaj partioj devas resti fidelaj al siaj ĉi-rilataj promesoj por firma efektivigo de la interkonsento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin