Internacia komunumo esprimis bonvenon al altnivela intertraktado inter Sud-Koreio kaj KDPR

(GMT+08:00) 2018-01-11 12:26:43     Redaktoro:Yu

Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) okazigis altnivelan intertraktadon marde en Panmunjom. Komuna deklaro diris, ke la du flankoj akordiĝis pri la partopreno de la KDPR en la Vintraj Olimpikoj 2018 en Pyeongchang, okazigo de intertraktado inter militaj departementoj kaj aliaj demandoj. Ili promesis okazigi intertraktadojn pri diversaj kampoj kaj solvi problemojn per dialogo. La internacia komunumo opiniis, ke la rezultoj de la intertraktado ludos pozitivan rolon en plibonigo de la duflankaj rilatoj kaj mildigo de regiona streĉeco.

Marde en sia deklaro, ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres esprimis bonvenon al la pozitiva progreso en la altnivela intertraktado inter Sud-Koreio kaj la KDPR. Li esperis, ke tiaj kontaktoj kaj klopodoj de la du flankoj helpos rekomenci sinceran dialogon kaj realigi daŭran pacon kaj sennukleigon de la Korea Duoninsulo.

Proparolanto de la usona Ŝtata Departemento Heather Nauert diris marde en deklaro, ke Usono bonvenigas la intertraktadon inter la du flankoj kaj klopodos por la sekureco de la Vintraj Olimpikoj.

Supera reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini diris, ke la altnivela intertraktado estas signalo inspiranta homojn, ĉar la du flankoj faris pozitivan paŝon al plibonigo de interrilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin