Reago de Ĉinio al la evento de Marriott

(GMT+08:00) 2018-01-12 19:05:34     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 12a de januaro Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke alilandaj entreprenoj estas bonvenaj en Ĉinio por fari investon kaj komercon, sed samtempe alilandaj kompanioj funkciantaj en Ĉinio devas respekti la suverenecon kaj la teritorian integrecon de Ĉinio, observi la leĝon de Ĉinio, kaj estimi la nacian senton de la ĉina popolo, kaj tio estas la plej nepraj principoj por iu ajn entrepreno, kiu faras investon kaj komercon kaj disvolvas kunlaboron eksterlande.

Antaŭ nelonge la internacia hotelo Marriott, apartenanta al alilando, enskribis Honkongon, Makaoon, Tajvanon kaj Tibeton kiel ŝtatojn en retmesaĝoj de siaj membroj kaj en la registropaĝo de sia apo, kio jam tuŝis la ruĝan linion de Ĉinio, kaj pro kio Ĉinio jam faris esploron pri la hotelo. Por tio Lu Kang diris:

"Al la evento ĉinaj koncernaj aparatoj jam donis pritrakton, kaj respondeculo de la hotelo faris publikan pardonpeton. Mi volas emfazi, ke Honkongo, Makao, Tajvano kaj Tibeto ĉiu estas parto de Ĉinio. Tio estas fakto kaj ankaŭ komuna konstato de la internacia komunumo. Alilandaj entreprenoj estas bonvenaj en Ĉinio por fari investon kaj komercon, sed samtempe alilandaj kompanioj funkciantaj en Ĉinio devas respekti la suverenecon kaj la teritorian integrecon de Ĉinio, observi la leĝon de Ĉinio, kaj estimi la nacian senton de la ĉina popolo, kaj tio estas la plej nepraj principoj por iu ajn entrepreno, kiu faras investon kaj komercon kaj disvolvas kunlaboron eksterlande."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin