Dek milionoj da ekzempleroj: "Xi Jinping: Regado de Ŝtato" en la dua volumo

(GMT+08:00) 2018-01-13 13:20:42     Redaktoro:Xiong

La angla versio de la libro "Xi Jinping: Regado de Ŝtato" en la dua volumo, kompilita de la centra esploroĉambro por dokumentoj kaj de la ĉina fremdlingva buroo sub la organizado de la centra propaganda departemento, estis eldonita de la ĉina fremdlingva eldonejo kaj distribuita enlande kaj eksterlande. Ĝis la 12a de januaro 2018 la volumo jam superis dek milionojn da ekzempleroj en la tuta mondo.

Krom la ĉina kaj angla versioj de la libro, kiuj jam eldoniĝis, alilingvaj versioj por legantoj de diversaj landoj poste prezentiĝos unu post alia.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin