La 12an de januaro Rupert Colville, proparolanto de la oficejo de Alta Komisaro de UN pri Homaj Rajtoj, en gazetara konferenco diris, ke la plej nova eldiro de la usona prezidento Donald Trump pri afrikaj migrintoj estas "ŝoka", "hontinda" kaj "rasisma".
Estis raporto, ke en la 11a de januaro, kiam Trump partoprenis en konsiliĝa kunveno, li diris, kial Usono akceptas tiom da migrintoj el "rubaj landoj" kiel Haitio kaj afrikaj landoj, sed ne el tia lando kia Norvegio?
Colville kondamnis Trump, ke li uzis makulajn vortojn kiel "rubajn landojn" celante al afrikaj landoj. Colville emfazis, ke tiu eldiro de Trump ne estas simpla demando pri uzo de krudaj vortoj, sed ĝi reflektas tion, ke politiko de Usono nun malfermas malbelecon de la homa naturo.