Guterres laŭtegis G77 kaj Ĉinion pro ilia pozitiva rolo

(GMT+08:00) 2018-01-13 14:46:53     Redaktoro:Xiong

La 12an de januaro Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de UN, laŭtegis G77 kaj Ĉinion pro ilia pozitiva rolo en defendo de plurismo, akcelo de ekonomia evoluo, respondo al klimata ŝanĝiĝo kaj tiel plu.

Posttagmeze de la 12a de januaro la transdona ceremonio de prezidanteco kadre de G77 okazis en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko kaj, invitite, Guterres faris paroladon ĉe la ceremonio.

Guterres diris, ke ĝuste en la momento, kiam plurismo paŝas malfacile, G77 kaj Ĉinio estas firmaj fortoj de plurismo, kaj tio ebligas al UN meti sian laboron sur disvolvadon, dum kiu G77 kaj Ĉinio ludas gravan rolon.

Kaj krome, Guterres donis honoron al G77 kaj Ĉinio, ĉar ili faris sian apartan kontribuon en la problemoj kiel migrado kaj reformado de UN.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin