Mondonaco por infanoj kaj junuloj en 2017

(GMT+08:00) 2018-01-13 15:16:43     Redaktoro:Xiong

La 12an de januaro en Pekino Zhu Xisheng, sekretario de la Ĉina Fondaĵo por Infanoj kaj Junuloj, diris, ke en 2017 la fondaĵo progresis evidente en la enspezo de mono kolektita. Estis dudek unu centoj da entreprenoj kaj dek milionoj da person-fojoj, kiuj partoprenis en mondonaco, kaj la titola sumo atingis 512 milionojn da juanoj. Per tiu monkolekto preskaŭ 2,097 milionoj da infanoj kaj junuloj estis profitigitaj.

Zhu Xisheng diris, ke en 2018 la fondaĵo, laŭ la ŝtata strategia aranĝo pri alcela mizer-redukto kaj laŭcela liberigo de malriĉeco, koncentros sian atenton ĉefe sur tiujn publikajn interesojn: infana edukado, infana sekureco, infana sano, kultura hered(ig)o, kaj similaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin