Rusa armeo obuspafis armitajn elementojn en Sirio

(GMT+08:00) 2018-01-13 16:32:06     Redaktoro:Xiong

La 12an de januaro la rusa Ministerio de Nacidefendo deklaris, ke la rusa armeo pafis obusojn laserstiratajn en la nordokcidenta provinco Idlib, Sirio, kaj ekstermis armitajn elementojn, kiuj iam atakis rusan bazon en Sirio.

La komunikaĵo tiutage publikigita de la rusa Ministerio de Nacidefendo diras, ke la rusa armeo aplikis ĉiajn rimedojn spionajn kaj teknikajn kaj trovis postenon de armitaj elementoj okcidente de la provinco Idilb kaj tenejon por munti kaj deponi malgrandajn memstirajn flugaparatojn.

La videaĵo filmita de rusa memstira flugaparato montras ke, kiam armitaj elementoj estis pretaj interŝanĝi veturilojn, la rusa armeo pafis kelkajn laserkondukitajn obusojn, kiuj precize batis la celon kaj ekstermis ĉiujn armitojn. Krome, ankaŭ la tenejo estis komplete detruita. Sed la rusa armeo ne malkovris la daton en kiu ĝi faris la operacojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin