Turkio akuzas Usonon pri formado de landlima sekurectrupo en Sirio

(GMT+08:00) 2018-01-16 14:06:26     Redaktoro:Yu

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan lunde forte kondamnis la intencon de la internacia koalicio gvidata de Usono pri formado de landlima sekurectrupo en Sirio.

Erdogan esprimis la kondamnon, kiam li ĉeestis inaŭguran ceremonion de iu fabriko en Ankaro. Li diris, ke estas danĝera ago, ke la internacia koalicio kaj la siria demokratia trupo sub la dominado de la kurda armita forto kune formas landliman sekurectrupon, kaj ke Turkio havas la devon abortigi ĝin.

Erdogan avertis, ke la turka armeo estas preta por ĉiaokaza agado en la nordokcidenta regiono de Sirio por bati lokajn batalistojn de la kurda armita forto.

La internacia koalicio sub la gvidado de Usono dimanĉe anoncis, ke ĝi kaj la siria demokratia trupo kune formos novan trupon por protekti la sekurecon de la siria landlima regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin