La atendo de miljaroj: Vizito al la antikva kaverno Alu -- de Alessandra Madella

(GMT+08:00) 2018-01-17 16:22:01     Redaktoro:祃璟琳

 

Por alveni al la antikva kaverno Alu en sudorienta Yunnan, vojaĝantoj el Kunming devas veturi 200 kilometrojn en la direkto de la fama Ŝtona Arbaro, ĉine konata kiel Shilin. Pejzaĝa ŝanĝo markas ĝian alproksimiĝon. Pli kaj pli ofte aperas vastaj kampoj da sunpaneloj interrompitaj de izolitaj kalkŝtonaj formoj, kies granda koncentriĝo donas al la arbaro ĝian nomon. Finfine bonvenigas nin la pordego de granda parko, kun vortoj kaj simboloj de la kulturo Alu, iu branĉo de la Yi-nacio, kies nomo signifas en loka lingvo "akvo kaj ŝtono." Iliaj prapatroj rivalis dum iu tempo kun la potenco de la reĝlando de Dali. Onidire ili loĝis en la kaverno ekde antaŭ la naskiĝo de Kristo kaj dum la pli proksimaj jarcentoj igis ĝin grava loko por la kulto de la kompatoplena bodhisatvo Guanyin.

Proksime de la malgranda akvofalo, kiu freŝigas la enirejon de la kaverno, staras la statuo de Xu Xiake (徐霞客), fama ĉina geografisto kaj vojaĝinto de la Ming-dinastio. Li esploradis la kavernon en 1638, kiam li estis kvindekdu-jaraĝa. En sia TAGLIBRO DE VOJAĜO li priskribis la aron de profundaj kavernoj, disvolvitaj fare de akva korodo inter la rok-tavoloj kaj traboritaj en zigzagantaj stalaktitoj. Tiatempe, kiel li skribis, neniu kuraĝis eniri en la kavernon sen kunporti torĉon kiel gvido tra ĝiaj krutaj kaj labirintaj vojetoj. Nuntempe la spektaklo similas pli al la sperto de la princo Ahmed en la MIL KAJ UNU NOKTOJ, kiu eniris en la kavernon de la feino Pari Banu. Li timis sin perdi en tenebroj, sed devis miregi vidalvide al lumo tute malsama de tiu, kiun li ĵus lasis.

Tamen princo Ahmed malkovris en la eno de sia monto mirindan palacon kaj majestan virinon. Male, la nuntempaj vizitantoj de la 1,6 kvadrataj kilometroj de la antikva kaverno Alu trovas miriadon da koloroj, donitaj de la interago inter kalkŝtonoj, akvo-reflektoj kaj granda uzado de bunta elektra lumo. Se oni volas plene kapti en fotoj tiun buntecon, endas forpreni fulmobrilon. Se oni ĝin uzas, fakte, ĉio tuj ŝanĝiĝas. Kalkŝtonoj revenas al siaj originaj variacioj de brun-koloro kaj al sia minerala kondiĉo pli rapide ol la nanoj en la filmo La NIBELUNGOJ (germane, DIE NIBELUNGEN: SIEGFRIED, 1924) de la aŭstra reĝisoro Fritz Lang. Kiel eble filmamantoj memoras, ili fakte ŝtoniĝas kiam la heroo Sigfrido glav-mortigas ilian reĝon Alberiko-n en la kaverno de la trezoroj. Por la ĝojo de pli scienc-orientitaj kaj geologiemaj vizitantoj nova pejzaĝo tiel aperas ankaŭ en la antikva kaverno Alu.

La strukturo de la plej mirinda kavernaro de Yunnan inkluzivas la Luyuan kavernon, la imponajn salonojn de la Jad-kolona kaverno, la subteran Jad-stalagmitan riveron kaj la pli brile blankan Verd-jadan kavernon. La Jad-kolona kaverno prenas sian nomon de ok-metrojn alta stalagmito nomata "Jad-kolono subtenanta la ĉielon". De tie, per humide glitiga ŝtuparo, oni malsupreniras al la Jad-stalagmita rivero, kies transpaso per boato okazas tra intense blua lumo. Je la fino de la Verd-jada kaverno oni troviĝas sur malalta monteto, el kiu oni malsupreniras. En ĉiuj tiuj kavernoj stalagmitoj kaj stalaktitoj rigardas unu la alian, atendante kison dum miljaroj. La ĉina amo por la neatenditaj korespondoj kaj metamorfozoj inter naturaj regnoj trovas ĉi tie fertilan grundon por la kreiva forto de sia imag-kapablo. Ĝi vidas en iliaj formoj interalie akvofalon de ludantaj drakoj, antikvan testudon rigardantan la lunon, forkurantajn budhismajn disciplojn kaj, plej grave por ni esperantistoj, krokodilon meze de la aero.

Ankaŭ la organizado de la vojiro tra la grandaj subteraj salonoj estas subtile planita laŭ la ĉina pensmaniero pri pejzaĝa prezentado kaj fotado. Ni povas trovi interesan priskribon de ĝiaj bazaj karakteroj en intervjuo, kiun la fama nederlanda dokumenta filmisto Joris Ivens kaj lia franca edzino Marceline Loridain donis al la francaj KINKAJEROJ (france, CAHIERS DU CINÉMA) en majo de 1976 pri la farado de sia filmaro pri Ĉinio, KIEL YUKONG FORMOVIS LA MONTARON (france, COMMENT YUKONG DÉPLAÇA LES MONTAGNES). Tiam multe da okcidentanoj interesiĝis pri la ĉina Kultura Revolucio, kiel pruvas ekzemple la filmo LA ĈININO (france, LA CHINOISE,1967) de la svisa reĝisoro Jean-Luc Godard, kies junaj revoluciemaj protagonistoj avide aŭskultas la elsendojn de Radio Pekino. Sed kio distingis la dokumentan filmon de Ivens kaj Loridain de la aliaj samtempaj okcidentaj filmoj estis ilia ŝanco pli funde kompreni la ĉinan kulturon pere de plur-monata komunikado, kunlaborado kaj amikec-konstruado kun ĉinaj laboristoj kaj filmistoj en Ĉinio.

Kiel Ivens kaj Loridain diras, enkadrigi vizaĝojn proksime estis ĝis tiam tre rare en ĉinaj filmoj, inkluzive en dokumentaj filmoj. Tio dependis de la fakto, ke en la vida kulturo de Ĉinio la homo ne estas la centro de la universo, kiel en Eŭropo. Male en Ĉinio, oni konsideras la homon kiel tute malgranda parto de la universo. Arto estas la homo kaj la universo. Pro tio, en la ĉina klasika pentrado, la homo estas tre malgranda kaj, krom en budhismo, ne ekzistis portreta kulturo. Laŭ Ivens kaj Loridain, la proksima enkadrigo de vizaĝo por ĉinoj estis preskaŭ ne-deca, tro multe ligata al privata vivo aŭ al la publika montro de sentoj, kiujn pudore oni devus kaŝi. En la grandaj subteraj salonoj de la antikva kaverno Alu, homoj estas simile malgrandaj, dum stalagmitoj kaj stalaktitoj atendas dum miljaroj kisi unu la alian.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin