Fokusoj de la Semajno (Jan. 19)

(GMT+08:00) 2018-01-19 08:53:06     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ministroj pri eksterlandaj aferoj el 20 landoj diris marde en kunveno en Vankuvero, ke ili ne akceptos nukle-armitan Korean Demokratian Popolan Respublikon (KDPR) kaj daŭrigos maksimuman premon kontraŭ Pjongjango. Ĉinio kaj Rusio kritikis, ke la kunveno estas neleĝa kaj kontraŭefika.

Kanada ministro pri eksterlandaj aferoj Chrystia Freeland reasertis la promeson de sia lando pri diplomatia solvo al la nuklea krizo de la Korea Duoninsulo. "Kion ni devas fari estas solvi ĉi tiun krizon pace por realigi niajn plejn bonajn kolektivajn interesojn, kaj tio estas sekureco kaj stabileco sur la Korea Duoninsulo", diris Freeland dum la ministra kunveno pri sekureco kaj stabileco sur la Korea Duoninsulo en la konferenca centro de Vankuvero.

Dum regula gazetara konferenco en Pekino marde, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris, ke sen partopreno de iuj plej gravaj rektaj partioj de la nuklea demando, la vankuvera kunveno ne havis leĝecon nek estis reprezenta. Li aldonis, ke Ĉinio oponas la kunvenon ekde la komenco.

En Moskvo, rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov lunde etiketis la kunvenon kiel kontraŭefikan, dirante, ke ĝi intencis ellabori novajn mekanismojn por premi Pjongjangon.

Proparolanto de la Ŝtata Departemento diris marde, ke Usono informis institucion de la UN pri helpado al palestinaj rifuĝintoj, ke ĝi retenos 65 milionojn da usonaj dolaroj por antaŭenigi la reformon de la agentejo.

Proparolanto Heather Nauert diris en gazetara konferenco, ke Usono tiutage sendis leteron al Agentejo de la UN pri Helpo kaj Konstruo al Palestinaj Rifuĝintoj en Proksim-Oriento por informi ĝin pri la decido. Ŝi diris, ke la frostigita sumo estos konservata anstataŭ esti nuligita por venonta konsidero. Ŝi aldonis, ke unu el la aferoj, kiujn Usono ŝatas fari, estas vidi reformojn de la agentejo

Malgraŭ la frostigo, Usono ankoraŭ promesis memvole donaci 60 milionojn da usonaj dolaroj en 2018 por garantii, ke la agentejo ne estos fermita.

Lunde vespere en la urbo Ramallah en Cisjordanio, fermiĝis la 28a kunveno de la Centra Komitato de la Palestina Liberiga Organizo. Deklaro publikigita post la kunveno eksplicis la freŝajn starpunktojn de Palestino pri Usono, Israelo kaj la precezo de palestina-israela paco kaj anoncis ĉesigi la agnoskon de Israelo.

La du-taga kunveno, kun la temo "Jerusalemo estas la ĉiama ĉefurbo de la palestina ŝtato", estis okazigita laŭ la urĝa peto de palestina prezidento Mahmoud Abbas.

Salim Zanoun, prezidanto de la Palestina Nacia Konsilio kaj prezidanto de la Centra Komitato de la Palestina Liberiga Organizo, voĉlegis la deklaron. Pri la rilatoj kun Usono, la deklaro kondamnis kaj rifuzis la lastmonatan decidon de usona prezidento Donald Trump, kiu agnoskas Jerusalemon kiel la ĉefurbon de Israelo. La deklaro diris, ke Usono jam perdis sian kvalifikon kiel mediacianto pri palestina-israela paco. Ĝi aldonis, ke Usono povos esti partnero de la paca procezo, nur kiam ĝi retiros la decidon de Trump pri Jerusalemo.

La deklaro diris, ke ĉar Israelo jam ĉesis efektivigi interkonsentojn subskribitajn kun Palestino, la Centra Komitato de la Palestina Liberiga Organizo klopodos por realigi sendependecon de Palestino, la transiron de aŭtonoma reĝimo al sendependa ŝtato kaj fondi la palestinan ŝtaton kun plena suvereneco kaj kun Orient-Jerusalemo kiel la ĉefurbo surbaze de la landlimo de 1967. La deklaro komisiis al la Plenuma Komitato de la Palestina Liberiga Organizo ĉesigi la agnoskon de Israelo, ĝis ĝi aknoskos la palestinan ŝtaton fonditan surbaze de la landlimo de 1967, nuligos la decidon pri aneksado de Orient-Jerusalemo kaj haltigos konstruadon de judaj setlejoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin