Novaĵoj  (Januaro 22)

(GMT+08:00) 2018-01-22 17:41:18     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 22a de januaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj renkontiĝis kun siaj latin-amerikaj paraleluloj; la turka armeo komencis teran operacon en siria regiono Afrin. Sekve estos la programero Saluton Esperantujo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Dimanĉe posttagmeze en la ĉilia ĉefurbo Santiago, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun siaj paraleluloj el la "kvar ĉaroj" de la Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Landoj kaj sia ĉilia kolego.

Wang diris, ke la leviĝo de evoluantaj landoj kaj nov-merkataj landoj estas la ĝenerala tendenco de la monda evoluo, kaj la establo de la Forumo de Ĉinio kaj la Komunumo de Latin-Amerikaj kaj Karibaj Landoj helpas plifortigi kunlaboron inter la du flankoj, kongruas kun efektivaj bezonoj de la du flankoj kaj konformas al la ĝenerala tendenco de la mondo. En la pasintaj tri jaroj de post sia establiĝo, la forumo akiris progreson en ĉiuj kampoj, aldonis novan impulson al disvolvado de lastin-amerikaj kaj karibaj landoj kaj servis kiel nova platformo.

Wang diris, ke la baldaŭa dua ministra kunveno de la forumo atingos tri celojn: subteni multflankismon, liberan komercon kaj la disvolvadon de tutmondiĝo en malferma, inkluziva, ekvilibra kaj reciprokprofita direkto; profundigi kunlaboron kaj atingi gravan konsenton sub la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo; kaj helpi lastin-amerikajn kaj karibajn landojn altigi sian kapablon de sendependa disvolvado kaj starigi sendependajn kaj konkurencivajn kolonajn industriojn.

Dimanĉe en Katmanduo okazis ceremonio de transdono de pli ol 32 000 kompletoj da fotovoltaaj elektroproduktaj sistemoj, donacitaj de Ĉinio al Nepalo por familia uzado. Komuna sekretario de la nepala Ministerio de Loĝantaro kaj Medio Ram Prasad Lamsal kaj komerca konsilisto de la ĉina ambasadorejo en Nepalo Peng Wei ĉeestis la ceremonion.

La 21an de marto 2016 sub la ĉeesto de gvidantoj de la du landoj, estro de la ĉina Ŝtata Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo kaj koncerna respondeculo de la nepala Ministerio de Loĝantaro kaj Medio subskribis memorandon de interkompreno pri donacoj al Nepalo por traktado de klimatŝanĝiĝo. Laŭ la memorando, la Ŝtata Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo donacis al la nepala ministerio pli ol 32 000 kompletojn da fotovoltaaj elektroproduktaj sistemoj por helpi la landon plialtigi kapablon en traktado de klimatŝanĝiĝo.

Turka ĉefministro Binali Yildirim dimanĉe deklaris, ke tiumatene la turka armeo eniris Sirion por tera operaco en la siria norda regiono Afrin. Tiutage la turka urbo Reyhanli proksima al la landlimo kun Sirio estis atakita per raketoj. Unu homo mortis kaj 32 aliaj estis vunditaj.

Yildirim faris televidan paroladon dimanĉe en Istanbulo, dirante, ke la turka trupo, kaj la ribela siria liberiga armeo eniris Sirion el la turka flanko, markante kompletan komencon de la tera operaco. Yildirim diris, ke la operaco direktita al la kurdaj armitaj fortoj estos dividita en kvar fazojn kaj celas starigi sekuran zonon profundan je 30 kilometroj. Li aldonis, ke la operaco estas direktita al teroristoj, sed ne al civiluloj, nek influos la astanan procezon pri Sirio kaj la okazigon de la pintkunveno en la rusa urbo Soĉio.

La irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj dimanĉe publikigis deklaron, esperante, ke Turkio tuj haltigos militan operacon en la siria regiono Afrin por eviti plimalboniĝon de humanitara situacio en norda Sirio.

Proparolanto de la ministerio Bahran Ghasemi diris en deklaro, ke la irana flanko substrekas protekton de la teritoria integreco de Sirio kaj respekton al la siria suvereneco. Ghasemi diris, ke Irano esperas, ke Turkio, kiel unu el la koncernataj landoj de la astana procezo pri solvado de la siria demando, restos fidela al sia promeso pri diplomatia solvo al la siria krizo kaj ludos plu konstrueman rolon sub la kadro de la astana intertraktado. Li aldonis, ke la nerespondecaj kaj provokaj agoj de iuj landoj, inkluzive de Usono estas la radikalaj kaŭzoj de la malboniĝo de la siria krizo.

Delegitoj el la germana centrmaldekstra Social-Demokratia Partio dimanĉe voĉdonis por formala intertraktado pri koalicio kun Konservativa Unio gvidata de ĉefministro Angela Merkel.

Inter 642 delegitoj ĉeestantaj la specialan kongreson en Bonno, 362 voĉis por plua intertraktado pri koalicio kun la Kristan-Demokratia Unio kaj ĝia bavara frata Kristan-Sociala Unio, 279 voĉis kontraŭ tio, kaj unu alia sin detenis. La decido, kiu estis farita post intensaj debatoj inter delegitoj, purigis la vojon formi renovigitan Grandan Koalicion inter la Social-Demokrata Partio kaj la Konservativa Unio, preskaŭ kvar monatojn post la federacia elektado, en kiu ambaŭ blokoj suferis la plej gravan perdon de voĉoj de post 1949 .

La du blokoj komencos la intertraktadon eble en la proksima estonteco. Prezidanto de la Social-Demokrata Partio Martin Schulz vokis en la kongreso la delegitojn subteni la intertraktadon bazitan sur la atingoj de la lastatempa esplora dialogo.

La iraka federacia kortumo decidis, ke ne povas esti malfruigita la ĝenerala elektado de la lando, por fini debaton de la politikaj partioj pri prokrasto de la elektado.

Ayas al-Samouk, estro de la gazetara oficejo de la kortumo, diris en konciza deklaro, ke la Plej Supera Federacia Kortumo publikigis "interpretan decidon" pri la artikolo 56 de la iraka konstitucio, indikante, ke la tempo por elekti la membrojn de la nova parlamento en la ĉi-rilata artikolo devas esti respektata. Samouk diris, ke la decido de la kortumo estis farita je nur kelkaj horoj, post kiam la iraka parlamento prezentis peton al la kortumo por interpreti la artikolon de la konstitucio, serĉante, ĉu eblas esti prokrastita la elektado, ĉar iuj politikaj blokoj tion postulas.

Ĵaŭde, la dato de la ĝenerala elektado en la 12a de majo ne povis esti aprobita de la iraka parlamento meze de intensa debato inter la politikaj blokoj.

Merkrede, sunaista ĉefa parlamenta koalicio petis prokrasti la ĝeneralan elektadon je ses monatoj, por permesi milojn kaj dekmilojn da delokitaj sunaistoj reveni hejmen por ĵeti siajn balotilojn post la liberigo de siaj urboj kaj urbetoj el la Islama Ŝtato.

Ministroj pri eksterlandaj aferoj el la okcident-mediteraneaj landoj dimanĉe alvokis fortigi dialogon kaj konsiliĝon pri regionaj demandoj de komuna intereso, precipe pri la kontraŭleĝa enmigrado.

La 14a Konferenco de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de Dialogo 5 + 5 finiĝis dimanĉe en Alĝero kun la adopto de la Alĝera Deklaracio. Laŭ la deklaracio, la politika dialogo en ĉi tiu subregiono malfermis la taŭgan vojon trovi konvenajn kaj efikajn solvojn al krizo kaj varmobedoj de streĉeco, kiuj skuas la regionon.

La ministroj konsentis kunlabori kun la EU por plifortigi la politikan efikecon de najbareco kaj certigi ĝian daŭrigeblecon, krom kontribui al la integreco en la regiono Maghreb. Ili ankaŭ vokis plifortikigi la rolon de la Mediteranea Unio por plibonigi regadon kaj plifortigi politikan dialogon kun aliaj eŭromediteraneaj entoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin