Merkel: Germanio persistas pri multflankaj solvoj al komunaj demandoj

(GMT+08:00) 2018-01-25 15:08:23     Redaktoro:Yu

Germana ĉefministro Angela Merkel diris merkrede, ke la germana registaro sindediĉas al serĉado de multflankaj solvoj al komunaj demandoj kaj oponas unuflankajn agadojn kaj protektismon.

Merkel faris la rimarkojn dum sia parolado en la Monda Ekonomia Forumo merkrede en Davos, Svisio. Ŝi diris, ke de post la apero de eŭrokrizo kaj krizo de rifuĝintoj, la tendenco de popolismo kaj izolismo leviĝas en Eŭropo, inkluzive de Germanio, tamen Germanio ne sin retiros el la monda scenejo. Ŝi aldonis, ke la internacia komunumo devas serĉi multflankajn solvojn, sed ne devas laŭiri unuflankan protektisman vojon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin